Сайт продается, подробности: whatsapp telegram
Скачать:PDFTXT
La unua amo

Zinaida en nigra robo, pala, kun haroj libere pendantaj, sxi senvorte prenis min je la mano kaj kondukis min al si.

— Mi ekauxdis vian vocxon, — sxi komencis, — kaj tuj venis. Cxu vi volas tiel facile forlasi min, malica knabo?

— Mi venis por adiauxi, princidino, — mi respondis, — sxajne, por cxiam. Eble vi auxdis, ke ni forveturas.

Zinaida atente rigardis al mi.

— Jes, mi auxdis. Dankon pro la vizito. Mi jam pensis ne revidi vin. Ne rememoru min malbone. Mi foje turmentis vin, tamen mi ne tiom acxas, kiom vi imagas.

— Cxu mi?

— Jes, ja. Vi.

— Mi? — mi afliktite respondis, kaj mia koro denove ekbategis kiel pli frue pro sxia nerezistebla, neesprimebla cxarmo. — Mi? Kredu min, Zinaida Aleksandrovna, faru ion ajn, ajne turmentu min — mi amos kaj admiros vin gxis mia lasta spiro.

Sxi rapide turnis sin al mi kaj, vaste apertinte la brakojn, cxirkauxprenis mian kapon kaj forte kaj varmege kisis min. Dio scias, kiun sercxis tiu longa, adiauxa kiso, sed mi avide gxuis ties dolcxon. Mi sciis, ke gxi ne plu ripetigxos.

— Adiaux, adiaux, — mi ripetadis.

Sxi elsxirigxis kaj foriris. Mi ne sukcesos esprimi la senton, kun kiu mi estis foriranta. Mi ne sxatus, ke tiu sento revenu, sed mi opinius min malfelicxa, se mi gxin neniam spertus.

Ni revenis en la urbon. La pasinto longe ne povis lasi min, longe mi ne povis eklabori. La vundo longe dolorigis min; tamen mi ne malsxatis la patron. Male: li kvazaux pli kreskus por mi… psikiatroj klarigu tiun fenomenon, kiel ili scias. Foje mi iris laux bulvardo kaj, je mia kolosa gxojo, koliziis kun Lusxin. Mi sxatis lin pro la rekta kaj nehipokrita karaktero, krom tio li estis kara por mi pro la rememoroj, kiujn li vekis en mi. Mi impetis al li.

— Aha! — li vocxis kaj sulkigis la frunton. — Estas vi, junulo! Vidigu vin. Vi plu flavas, sed en la okuloj mankas la antauxa acxo. Vi aspektas home, ne kiel salona hundeto. Tio bonas. Kion vi faras? Laboras?

Mi suspiris. Mi ne volis mensogi, sed hontis konfesi la veron.

— Nu ne gravas, — Lusxin dauxrigis, — ne timu. Gravas, ke vi vivu normale, sen cedi al tento. Aliel, cxu estos utile? La ondoj portu vin ien ajn — cxio mavas; la homo ecx sur sola roko, sed staru sur la propraj kruroj. Jen mi tusadas… kaj Belovzorov, cxu vi auxdis?

— Ne, kio okazis?

— Li vanuis senspure: onidire, forveturis al Kauxkazo. Jen, junulo, por vi leciono. Kaj tio okazas, cxar oni ne sukcesas gxustatempe disigxi, dissxiri la reton. Vi, sxajne, eskapis bonorde. Atentu ne plu lasi vin kaptita. Adiaux.

«Mi ne kaptigxos… — mi pensis, — ne plu sxin revidos»; sed la sorto denove donis al mi la sxancon revidi Zinaidan.

CxAPITRO 21

Mia patro cxiutage rajdis. Li havis bonan ruanan cxevalon kun longaj kolo kaj gamboj, senlacan kaj malican. Gxia nomo estis Elektrik. Neniu povis rajdi gxin krom la patro. Foje li venis al mi bonhumora kia li delonge ne estis; li aspektis veturonta kaj jam en spronoj. Mi petis, ke li kunprenu min.

— Prefere ni arangxu salt-ludon, — li respondis al mi, — ja vi sur via azeno tuj postrestos.

— Ne postrestos. Do mi prenas la spronojn.

— Nu, estu tiel.

Ni startis. Mi havis pigan, vilan cxevaleton, firmakruran kaj suficxe viglan: gxi devis sxvitegi, kiam Elektrik trotis plenrapide, sed ne postrestis. Mi neniam vidis pli elitan rajdiston ol mia patro; li sidis tiel bele kaj kun tia degneca lerto, ke sxajne, la cxevalo sentis tion kaj paradis sub li. Ni tratrotis cxiujn bulvardojn, vizitis la kampon Devicxje, supersaltis kelkajn barilojn (komence mi timis salti, sed la patro malsxatis poltronojn — do, mi cxesis timi). Ni dufoje transis la riveron Moskva, kaj mi jam pensis, ke ni revenas hejmen — des pli la patro rimarkis mian cxevalon lacigxi — sed subite la patro cxe la vadejo Krymskij flankigxis de mi kaj ekrajdis lauxlonge de l’ bordo. Mi galopis post li. Atinginte monton da trivitaj traboj, li lerte decxevaligxis, ordonis al mi fari la samon, kaj, doninte al mi la bridon de Elektrik, petis min atendi cxe la trabaro lian revenon, sed mem li iris en iun strateton kaj vanuis. Mi komencis tien-reen promeni sur la bordo, kondukante la cxevalojn kaj insultis Elektrik’on, kiu konstante skuis la kapon, tremegis, snufacxis, henis; kaj kiam mi haltis, gxi prancis, blekante mordis la kolon de mia «azeno», do, kondutis kiel dorlotita pur sang.

La patro ne estis revenanta. La rivero odoris malagrablan humidon; alkurinta pluveto buntigis per malhelaj makuloj la tiel tedintajn idiotajn grizajn trabojn, cxirkaux kiuj mi vagadis. Enuo atakis min, sed la patro plu forestis. Iu polica gardisto, el finna deveno, ankaux griza kun grandega pot-forma cxako sur la kapo, kun halebardo (nu, kion faru polica gardisto surborde de l’ rivero Moskva?). Li proksimigxis, turnis al mi sian olduline sulkozan vizagxon kaj diris:

— Sinjorido, kion vi umas cxe tiuj cxevaloj? Eble mi ilin tenu, cxu?

Mi ne respondis; li petis tabakon. Por disigi min de li (la netolero turmentis min) mi pasxis laux la direkto irita de l’ patro, trairis la tutan strateton, iris flanken kaj haltis. Sur la strato, je kvindek pasxoj de mi, antaux aperta fenestro de ligna dometo, dorse al mi staris la patro. Li apogis sin je la fenestra sxutro, sed en la dometo sidis nigre vestita virino, duonvualita de la kurteno; sxi interparolis kun la patro. Estis Zinaida.

Mi stuporigxis. Mi konfesas, ke tion mi tute ne atendis. Komence mi volis fugxi: «Se la patro retrorigardos, mi pereos» — mi pensis, sed stranga sento — sento pli forta ol scivolo, ol timo kaj ecx ol jxaluzo — haltigis min. Mi do plu spektis kaj penis kapti la vortojn… Sxajnis, ke la patro insistis pri io. Zinaida ne konsentis. Mi nun kvazaux vidus sxian vizagxon — trista, serioza, bela kun nebildigebla esprimo de la amo, fidelo kaj malgxojo, de despero — mi ne povas trovi pli trafan vorton. Sxi prononcis kelkajn vortojn, sen levi la okulojn kaj nur ridetis humile kaj obstine. Laux cxi rideto mi rekonis mian antauxan Zinaidan. La patro sxultrumis kaj ordigis la cxapon — tiu gesto estis la signo de netolero… Poste auxdigxis: «Vous devez vouz s?parer de cette…» Zinaida rektigxis kaj etendis la brakon… Subite antaux miaj okuloj okazis tute nekredebla afero: la patro neatendite levis la vipon, per kiu li jxus batpurigis faldojn de sia surtuto, kaj auxdigxis akuta frapo kontraux tiu brako, gxiskubute nuda. Mi apenaux bridis min por ne krii, sed Zinaida ektremis, silente rigardis mian patron, lante levis sian brakon al la lipoj kaj kisis la skarlatan cikatron. La patro jxetis flanken la vipon kaj kuris en la domon, haste levigxinte laux la peroneta sxtuparo… Zinaida returnigxis, etendis la brakojn kaj rejxetinte la kapon malantauxen ankaux iris de la fenestro.

Kun freneza timo, kun iu teruro de nekompreno en la koro mi impetis retro kaj trakurinte la strateton kaj apenaux ne ellasinte Elektrik’on, mi revenis borden. Mi nenion povis kompreni. Mi sciis, ke mia frida kaj diskreta patro sporade estis atakata de iu rabio — tamen mi neniel povis kompreni la viditan scenon… Kaj mi sentis, ke dum mia tuta vivo mi cxiam memoros tiujn movon, rigardon kaj rideton de Zinaida; tiu sxia nova aspekto surprizinta min por cxiam stampigxis en mia memoro. Mi stupide gapis la riveron sen rimarki, ke mi larmas. «Sxi estas batata, — mi pensadis, — batata… batata…»

— Nu, vi — la cxevalon! — la patra vocxo auxdigxis post la dorso.

Mi auxtomate etendis la bridon. Li saltis sur Elektrik’on… La frostigxinta cxevalo bauxmis kaj saltis, je unu kaj duona klafto antauxen… sed la patro tuj regis gxin, li spronis gxiajn flankojn kaj pugnis la kolon… «Ahx, la vipo mankas», — li balbutis.

Mi rememoris la jxusan fajfon kaj frapon de tiu vipo kaj tremis.

— Kien vi gxin metis? — post iom mi demandis lin.

La patro ekrajdis antauxen sen respondi. Mi atingis lin kaj nepre volis vidi lian vizagxon.

— Cxu vi enuis sen mi? — li vocxis tradente.

— Jes, iom. Kie vi perdis la vipon? — mi ree demandis.

— Mi gxin ne perdis, — li diris, — mi forjxetis la vipon.

Li enpensigxis kaj mallevis la kapon… kaj mi tuj, por la unua kaj preskaux la lasta fojo, vidis kiom da tenero kaj bedauxro povas esprimi liaj severaj trajtoj.

Li denove ekgalopis, kaj mi jam ne devancis lin kaj revenis hejmen je kvarona horo post li.

«Jen la amo, — mi ripetadis al mi mem, sidante nokte cxe mia skribotablo, sur kiu jam estis kelkaj kajeroj kaj libroj, — jen la pasio! Kiel eblas ne indigni, kiel eblas elteni baton de iu ajn… ecx de la plej amata brako! Versxajne eblas, se oni amas… Sed mi… Sed mi ja imagis…»

La lasta monato vere oldigis min, kaj mia amo, kun incitoj kaj suferoj, sxajnis al mi mem tiel eta, infaneca kaj mizera antaux la nekonata io, pri kiu mi apenaux divenis kaj kiu timigis min kiel nekonata, bela sed feroca vizagxo, kiun oni vane strebas vidi tra duonobskuro.

Tiunokte mi songxis strangan kaj teruran songxon. Al mi sxajnis, ke mi venas en malaltan makabran cxambron… La patro staras kun vipo en la mano kaj stamfas; en la angulo sxrumpas Zinaida kaj ne sur la brako, sed sur la frunto estas la rugxa streko… post ili levigxas sangoza Belovzorov, li apertas la palajn lipojn kaj kolere minacas la patron.

Post du monatoj mi studentigxis en la universitato, kaj post duona jaro la patro forpasis (pro apopleksio) en Peterburgo, kie li jxus eklogxis kune kun la panjo. Kelkajn tagojn antaux sia morto li ricevis leteron el Moskvo, kiu letero lin ege ekscitis… Li iris al la panjo por peti sxin pri io, kaj, onidire, ecx ekploris — li, mia

Скачать:PDFTXT

Zinaida en nigra robo, pala, kun haroj libere pendantaj, sxi senvorte prenis min je la mano kaj kondukis min al si. - Mi ekauxdis vian vocxon, - sxi komencis, -