Mi rugxigxis, kaptis la pafilon de sur la tero kaj sekvita per sonora sed ne malica ridego forkuris en mian cxambron, jxetis min sur la liton kaj sxirmis la vizagxon per la manoj. Mia koro saltis, mi hontis kaj gxojis, mi sentis ekstreman emocion.
Ripozinte, mi kombis miajn harojn, brosis la vestojn kaj desupris por teumado. La imago pri juna frauxlino flugis antaux miaj okuloj, la koro cxesis salti, sed iel agrable sxrumpis.
— Kio okazis al vi? — subite demandis min la patro, — cxu vi mortpafis kornikon?
Mi intencis cxion al li rakonti sed detenis min kaj nur ridetis por mi mem. Antaux enlitigxo mi, ne konsciante por kio, trifoje turnigxis sur unu piedo, pomadis la harojn, kusxigxis kaj la tutan nokton dormis kiel mortinto. Antaux mateno mi vekigxis por momento, levetis mian kapon, cxirkauxrigardis admire — kaj denove ekdormis.
CxAPITRO 3
«Kiel eblas konatigxi kun ili?» — estis mia unua penso matene tuj post la vekigxo. Antaux la matena teo mi iris en la gxardenon, sed ne proksimigxis al la barilo kaj neniun vidis. Post la teumado mi kelkfoje promenis preter la vilao — kaj defore rigardis la fenestrojn. Al mi sxajnis, ke post la kurteno aperis sxia vizagxo kaj mi kun timo hastis foriri. «Tamen necesas konatigxi, — mi pensis, senorde vagante laux sabla ebenajxo etendigxinta antaux Neskucxnyj, — sed kiel? Jen la demando». Mi rememoris la plej etajn detalojn de la hierauxa renkonto: precipe klare mi memoris kiel sxi priridis min. Sed dum mi ekscitigxis kaj kreis diversajn planojn la sorto jam favoris min.
En mia foresto la panjo ricevis de sia nova najbarino leteron sur griza papero sigelita per bruna vakso, uzata nur por posxt-avizoj kaj korkoj de cxipaj vinoj. En cxi letero skribita en fusxa lingvo kaj malneta skribmaniero la princino petis mian panjon pri protekto: panjo mia, laux la princina opinio, estis bone konata kun eminentuloj de kiuj dependis sxia sorto kaj la sorto de sxiaj infanoj, cxar sxi havis tre gravajn procesojn. «Mi adresas al vi, — sxi skribis, — kiel nobla sinjorino al nobla sinjorino des pli ke min estas agrable utili okazon». Fininte la leteron sxi petis de mia panjo permeson veni al sxi. Mi trovis la panjon malbonhumora: la patro forestis kaj sxi havis neniun por konsulti. Ne respondi al «nobla sinjorino», des pli al princino, ne estis eble, sed kiel respondi — sxi ne imagis. Skribi la respondon france sxajnis al sxi nekonvene, sed en la rusa ortografio sxi mem ne estis forta — kaj sxi mem konsciis tion — kaj ne volis sin kompromiti. Sxi gxojis pri mia veno kaj tuj ordonis iri al la princino kaj busxe klarigi al sxi, ke panjo mia cxiam pretas lauxeble komplezi sxian princinan mosxton kaj bonvenigas sxin post la tagmezo. Surprize rapida plenumo de miaj sekretaj revoj kaj gxojigis kaj timigis min; tamen mi ne montris la embarason kiu ekposedis min — kaj komence iris en mian cxambron por surmeti novajn kravaton kaj surtuton; hejme mi ankoraux portis jakon kaj kolumojn, kvankam mi estis gxenata de tio.
CxAPITRO 4
En la eta kaj malpura antauxcxambro de la dometo, kien mi eniris kun nevola tremo de la tuta korpo, min akceptis olda grizhara servisto kun malhela kuprokolora vizagxo, porkaj obskuraj okuletoj kaj tiaj profundaj sulkoj sur la frunto kaj tempioj kiajn mi neniam vidis. Li portis sur telero cxirkauxmangxitan haringon kaj piedfermante la pordon al alia cxambro abrupte diris:
— Kion al vi?
— Cxu princino Zasekina estas hejme? — mi demandis.
— Vonifatij! — kriis tremanta virina vocxo post la pordo.
La servisto senvorte turnis al mi sian dorson, cxe tio vidigxis tute trivita dorso de lia livreo kun la sola rustigxinta ofica butono, kaj foriris metinte la teleron surplanken.
— Cxu la butikon vizitis? — La sama virina vocxo ripetis. La servisto ion murmuris. — Kio?.. Alvenis iu?.. — denove auxdigxis. — La sinjorido najbara? Nu invitu lin.
— Bonvenu en la salonon, — diris la servisto, denove aperinte antaux mi kaj levante la teleron de la planko.
Mi ordigis la vestojn kaj venis en la «salonon». Mi trafis en etan kaj ne tre puran cxambron kun malricxa, kvazaux haste dismetita, meblaro.
Cxe la fenestro en fotelo kun rompita brako sidis malbela virino, cxirkaux kvindekjara en verda trivita robo, kun nekovrita kapo kaj bunta lansxpinajxa kaptuko cxirkaux la kolo. Sxiaj nigraj okuletoj trapikis min.
Mi pasxis al sxi kaj riverencis.
— Cxu mi havas la honoron paroli kun princino Zasekina?
— Mi estas princino Zasekina; sed cxu vi estas la filo de sinjoro V.?
— Gxuste tiel. Mi venis al vi kun komisio de mia panjo.
— Bonvolu sidigxi. Vonifatij, kie estas miaj sxlosiloj, cxu vi vidis ilin?
Mi sciigis al sinjorino Zasekina la respondon de mia panjo al sxia mesagxo. Sxi auxskultis min frapante la fenestrobreton per siaj dikaj rugxaj fingroj, kaj kiam mi finis, sxi denove fiksis sian rigardon al mi.
— Tre bone. Mi nepre venos, — sxi finfine diris. — Ahx, kiel juna vi estas. Kiom da jaroj vi havas, permesu demandi?
— Dek ses jarojn, — mi respondis kun nevola hezito.
La princino elsxovis el la posxo iujn dense skribitajn grasmakulitajn paperojn, proksimigis ilin al la nazo kaj komencis trarigardi.
— Bela agxo, — sxi subite diris, turnante sin kaj svingmovigxante sur la segxo. — Sed bonvolu ne fari ceremoniojn. Cxe mi estas simple.
«Tro simple», — mi pensis, kun nevola nauxzo ekzamenante sxian tutan hidan staturon.
Tiam la alia pordo de la salono rapide ovrigxis kaj sur la sojlo aperis la junulino, kiun mi vidis hieraux en la gxardeno. Sxi levis sian manon, kaj sur sxia vizagxo preterkuris mokrideto.
— Ahx, jen filino mia, — diris la princino per kubuto montrante sxin. — Zinjo, li estas la filo de nia najbaro, sinjoro V. Kio estas via nomo, permesu demandi?
— Vladimir, — mi respondis, starigxante kaj lispetante pro la ekscito.
— Kaj via patronomo?
— Petrovicx.
— Jes. Mi konis policestron, ankaux Vladimir Petrovicx. Vonifatij, ne sercxu la sxlosilojn, la sxlosiloj estas en mia posxo.
La junulino rigardis al mi kun la sama mokrideto, duonfermante la okulojn kaj klininte la kapon iom flanken.
Mi jam vidis monsieur Voldemar, — sxi ekparolis. (Argxentaj sonoj de sxia vocxo trakuris en mi kvazaux dolcxa frisko.) — Cxu vi permesos tiel nomi vin?
— Bonvolu, — mi balbutis.
— Kie vidis? — demandis la princino.
La princidino ne respondis al sia patrino.
— Cxu vi nun estas okupita? — sxi demandis fikse rigardante al mi.
— Tute ne.
— Cxu vi volas helpi min malvolvi lanon. Iru cxi tien, al mi.
Sxi kapsignis al mi kaj foriris el la salono. Mi sekvis sxin.
En la cxambro, kien ni eniris, la mebloj estis iom pli bonaj kaj arangxitaj kun certa gusto. Cetere, tiumomente mi apenaux povis rimarki ion: mi movigxis kiel en dormo kaj en la tuta korpo perceptis ian stultan intensan bonstaton.
La princidino sidigxis, elmetis faskon de rugxa lano kaj montrinte al la segxo kontraux si malligis la faskon kaj metis gxin sur miajn manojn. Cxion cxi sxi faris silente, kun iu amuza flegmo kaj kun la sama hela kaj ruza mokrideto sur preskaux fermitaj lipoj. Sxi komencis volvi lanon cxirkaux fleksita kartoneto kaj subite lumigis min per tia klara kaj rapida rigardo ke mi nevole mallevis la okulojn. Kiam sxiaj okuloj, plejofte fermitaj duone, estis plene apertaj, — sxia vizagxo sxangxigxis absolute; kvazaux lumo disfluis laux gxi.
— Kion vi pensis pri mi hieraux, monsieur Voldemar? — sxi demandis post kurta pauxzo. — Eble vi mallauxdis min?
— Mi… princidino… mi nenion pensis… cxu mi povas… — mi respondis konfuzite.
— Auxskultu, — sxi oponis. — Vi ankoraux ne konas min: mi estas tre stranga; mi volas ke oni cxiam diru al mi veron. Vi havas, mi auxdis, dek ses jarojn, sed mi estas dudekunujara: vi vidas ke mi estas multe pli agxa ol vi, tial vi cxiam devas diri al mi veron… kaj obei min, — sxi aldonis. — Rigardu al mi — kial vi ne rigardas al mi?
Mi igxis ecx pli konfuzita, tamen levis miajn okulojn al sxi. Sxi ridetis nun ne per la sama, sed per alia, aproba rideto.
— Plu rigardu, — sxi diris, afable softigante la vocxon. — Por mi tio estas ne malagrabla… Al mi placxas via vizagxo; mi antauxsentas ke ni igxos amikoj. Sed cxu mi placxas al vi? — sxi ruzete aldonis.
— Princidino… — mi komencis.
— Unue, nomu min Zinaida Aleksandrovna, kaj due, kial infanoj (sxi korektis sin) — kial junaj homoj ne kutimas diri rekte kion ili sentas? Tio tauxgas por adoltoj. Mi ja placxas al vi? — sxi ruzete aldonis.
Kvankam por mi estis tre agrable, ke sxi tiel sincere parolis kun mi, mi iom ofendigxis. Mi volis montri al sxi, ke sxi rilatas ne kun knabo, kaj ekhavinte lauxeble sengxenan kaj seriozan aspekton, diris:
— Kompreneble, vi tre placxas al mi, Zinaida Aleksandrovna; mi ne volas tion kasxi.
Sxi mediteme balancis la kapon:
— Cxu vi havas guverniston? — sxi subite demandis.
— Ne, mi jam delonge ne havas guverniston.
Mi mensogis; ankoraux unu monato ne pasis post la disigxo kun mia franco.
— Ho, mi vidas ke vi estas tute matura.
Sxi delikate batis miajn fingrojn.
— Tenu la brakojn rekte. — Kaj sxi komencis diligente volvi la bulon.
Mi kaptis la okazon ke sxi ne levis la okulojn kaj komencis ekzameni sxin, unue kasxe kaj poste cxiam pli kuragxe. Sxia vizagxo sxajnis al mi ecx pli bela ol antauxe; cxio en gxi estis tre subtila, sagxa kaj cxarma.
Sxi sidis dorse al fenestro kun blanka kurteno: sunradio, batanta sxin tra la kurteno, versxis mildan lumon sur sxian lanugan orbrilan hararon, sxian virgan kolon, deklivajn sxultrojn kaj delikatan serenan bruston. Mi rigardis al sxi — kiom kara kaj proksima sxi igxis por mi! Al mi sxajnis, ke mi delonge sxin konis kaj nenion sciis kaj ne vivis antaux ekkoni sxin… Sxi estis vestita en malhela, jam iom trivita robo kun antauxtuko;