Скачать:PDFTXT
La unua amo

mi sxajne volonte karesus cxiun faldon de tiu robo kaj de la antauxtuko. La pintoj de sxiaj sxuoj montrigxis el sub sxia robo: mi adore surgenuigxus al tiuj sxuoj…

«Kaj jen mi sidas kontraux sxi», — mi pensis, — «mi konatigxis kun sxi… kia felicxo, dio mia!» Mi preskaux saltis de la segxo pro admiro, sed nur iome balancis la krurojn kiel infano frandanta.

Mi fartis bone, kiel fisxo en akvo, kaj mi eterne ne forirus el tiu cxambro, ne lasus tiun lokon.

Sxiaj palpebroj lante levigxis kaj denove sxiaj helaj okuloj afable brilis antaux mi kaj sxi denove mokridetis.

— Kiel vi rigardas al mi, — sxi nehaste diris kaj minacis min per la fingro.

Mi rugxigxis… «Sxi cxion komprenas, sxi cxion vidas, — fulmis en mia cerbo. — Kaj kiel sxi povus ne kompreni kaj ne vidi cxion?»

Subite io klakis en la najbara cxambro — ektintis sabro.

— Zina, — kriis el la salono la princino. — Belovzorov alportis al vi katidon.

— Katidon! — kriis Zinaida, impete levigxis de la segxo, jxetis la bulon sur miajn genuojn kaj forkuris.

Ankaux mi starigxis kaj, metinte la lanfaskon kaj la bulon sur la fenestrobreton, foriris en la salonon kaj haltis embarasite. Meze de la cxambro, etendinte la krurojn, kusxis stria katido; Zinaida staris antaux gxi sur genuoj kaj atenteme levis gxian muzeleton.

Apud la princino, sxirminte preskaux la tutan vandon inter la fenestroj, staris brava viro kun blonda vila hararo, husaro kun rugxvanga vizagxo kaj elstaraj okuloj.

— Kia ridinda, — ripetadis Zinaida, — kaj la okuloj estas ne grizaj, sed verdaj, kaj kiaj grandaj estas la oreloj. Dankon al vi, Viktor Jegorovicx. Vi estas tre afabla.

La husaro, kiun mi rekonis kiel unu el la junuloj viditaj de mi hieraux ridetis kaj riverencis, cxe tio li klakis per la spronoj kaj tintigis la sabrocxenerojn.

— Vi hieraux bonvolis diri, ke vi deziras havi strian katidon kun grandaj oreloj… jen mi akiris. Vorto estas legxo. — Kaj li refoje riverencis.

La katido mallauxte pepis kaj komencis flari la plankon.

— Gxi estas malsata, — kriis Zinaida. — Vonifatij! Sonja! alportu lakton.

La cxambristino en trivita flava robo, kun paligxinta tuko cxirkaux la kolo eniris kun telero da lakto en sia mano kaj metis gxin antaux la katido. La katido ektremis, fermis la okulojn kaj komencis leki.

— Kia roza estas gxia lango, — rimarkis Zinaida, klininte la kapon preskaux al la planko kaj rigardante deflanke sub gxian nazon.

La katido satigxis kaj ekmurmuris, afekte trotante per la piedoj. Zinaida levigxis kaj, turnante sin al la cxambristino, senemocie diris:

— Forportu gxin.

— Pro la katido — donu vian manon, — diris la husaro, vaste ridetante kaj konvulsiante per sia tuta herkula korpo, forte kuntirita en la nova uniformo.

— Ambaux, — oponis Zinaida kaj etendis siajn manojn al li. Dum li kisis ilin, sxi rigardis al mi trans la sxultro.

Mi staris senmova kaj ne sciis — cxu mi ridu, diru ion aux simple silentu. Subite tra la aperta pordo de la antauxcxambro miaj okuloj kaptis la figuron de nia servisto Fjodor. Li gestis al mi. Mi mekanike eliris al li.

— Kio okazis? — mi demandis.

— Via panjo sendis min por vi, — li flustris. — Sxi koleras pro tio, ke vi kun la respondo ne revenas.

— Cxu mi jam delonge estas cxi tie?

— Pli ol unu horon.

— Pli ol unu horon! — mi nevole ripetis kaj reveninte en la salonon komencis adiauxi kaj riverenci.

— Kien vi? — demandis min la princidino rigardante el post la husaro.

— Mi devas iri hejmen. Do mi diros, — mi aldonis adresante al la olda princino, — ke vi venos al ni post la unua horo tage.

— Tiel do diru, karulo.

La princino haste elsxovis tabakujon kaj tiel brue enflaris tabakon, ke mi ecx ektremis.

— Tiel do diru, — sxi ripetis tralarme, palpebrumante kaj gxemante.

Mi refoje riverencis, turnigxis kaj eliris el la cxambro kun tiu gxeno en la dorso kiun sentas tre juna homo, scianta ke li estas sekvata per okuloj.

— Do, monsieur Voldemar, venu al ni, — kriis Zinaida kaj denove ridis.

«Kial sxi cxiam ridas?» — mi pensis, revenante en akompano de Fjodor, kiu nenion diris al mi sed sekvis min malaprobe. La panjo min riprocxis kaj miris: kion mi povis tiel longe fari cxe la princino? Mi nenion respondis al sxi kaj iris en mian cxambron. Mi subite ekmalgxojis… Mi penegis ne ekplori… Mi jxaluzis al la husaro.

CxAPITRO 5

La princino, laux la promeso, vizitis la panjon kaj ne placxis al sxi. Mi ne cxeestis en ilia rendevuo, sed cxetable la panjo rakontis al la patro ke tiu princino Zasekina sxajnas al sxi une femme tr?s vulgaire, ke tiu tedis sxin per siaj petoj pledi cxe princo Sergij pro sxi, ke sxi cxiam havas iujn procesojn kaj aferojn — des vilaines affaires d’argent — kaj ke sxi devas esti granda cxikanistino. La panjo tamen aldonis ke sxi invitis la princinon kun la filino por la morgauxa tagmangxo (auxdinte la vorton «kun la filino» mi sxovis la nazon en mian teleron), — cxar tamen sxi estas najbarino kun fama nomo. Cxe tio la patro deklaris al la panjo, ke li nun rememoras kia sinjorino sxi estas; ke en sia juna agxo li konis mortintan princon Zasekin, brile edukitan, sed frivolan kaj kvereleman viron; ke en societoj oni nomis lin «le Parisien» kauxze de lia longa logxado en Parizo; ke li estis tre ricxa, sed malgajnis tutan sian havajxon — kaj pro nekonata kialo, eble ecx pro mono, — cetere li povus fari pli bonan elekton, — la patro aldonis kaj rikanis, — edzigxis je la filino de iu advokato, kaj edzigxinte komencis spekuli kaj komplete ruinigxis.

— Ja sxi povas monon pruntepeti, — rimarkis la panjo.

— Tio estas tre ebla, — trankvile diris la patro. — Cxu sxi parolas france?

— Tre malbone.

— Hm, sed tio ne gravas. Vi sxajne diris al mi ke ankaux la filinon vi invitis; iu asertis ke sxi estas tre cxarma kaj klera frauxlino.

— Ha! Do, sxi ne similas sian patrinon.

— Nek la patron, — oponis la patro. — Ankaux tiu estis klera, sed stulta.

La panjo suspiris kaj enpensigxis. La patro eksilentis. Mi estis ege gxenita dum la konverso.

Post la tagmangxo mi iris en la gxardenon, sed sen pafilo. Mi donis al mi mem la vorton ne veni al la gxardeno de Zasekina, sed nerezistebla forto logis min tien kaj ne vane. Apenaux mi proksimigxis al la barilo, kiam mi ekvidis Zinaidan. Cxi foje sxi estis sola. Sxi tenis libron en siaj manoj kaj lante iris sur la vojeto. Sxi ne rimarkis min.

Mi preskaux pretergapis sxin, sed subite rememoris kaj tusetis.

Sxi returnigxis, sed ne haltis, forigis per sia mano vastan bluan rubandon de sia ronda pajla cxapelo, rigardis al mi, kviete ridetis kaj denove direktis la okulojn en la libron. Mi demetis mian kaskedon kaj iom hezitinte kun obskuraj pensoj iris foren. «Que suis-je pour elle?» — mi pensis (dio scias kial) france.

La konataj pasxoj auxdigxis post mi, mi rigardis tien — rapide kaj facile iris al mi la patro.

— Cxu sxi estas la princidino? — li demandis.

— Jes, la princidino.

— Cxu vi sxin konas?

— Mi vidis sxin cxi-matene cxe la princino.

La patro haltis kaj impete turnigxinte sur la kalkanumoj iris reen. Atinginte Zinaidan, li gxentile riverencis. Sxi reciproke riverencis, ne sen certa miro sur sia vizagxo kaj mallevis la libron. Mi vidis, ke sxi sekvas lin per siaj okuloj. Mia patro cxiam vestigxis tre elegante, originale kaj simple; sed neniam lia staturo sxajnis al mi pli svelta, neniam lia griza cxapelo pli bone sidis sur liaj apenaux maldensigxintaj bukloj.

Mi intencis iri al Zinaida, sed sxi ecx ne rigardis al mi, relevis la libron kaj foriris.

CxAPITRO 6

La tutan vesperon kaj sekvan matenon mi pasigis en iu trista muteco. Mi memoras, ke mi provis lerni kaj komencis legi Kajdanov — sed vane kuris preter miaj okuloj maldense presitaj linioj kaj pagxoj de la fama lernolibro. Dekfoje mi legis la vortojn — «Julio Cezaro distingigxis per militista kuragxo» — komprenis nenion kaj lasis la libron. Antaux la tagmezo mi denove pomadis min kaj denove surmetis miajn surtuton kaj kravaton.

— Por kio? — demandis la panjo. — Vi ankoraux ne estas studento kaj dio scias, cxu vi sukcesos en la ekzameno aux ne. Krome, via jako estas tuta nova. Cxu forjxeti gxin?

— Gastoj venos, — mi flustris preskaux malespere.

— Absurde! Cxu ili estas gastoj?

Necesis obei. Mi sxangxis la surtuton je la jako sen demeti la kravaton. La princino kun la filino venis je duona horo antaux la tagmezo; la oldulino super la verda, jam konata al mi, robo surjxetis flavan sxalon kaj surmetis eksmodan kufon kun flamkoloraj rubandoj. Sxi tuj komencis rakonti pri siaj kambioj, sopiris, plendis pri sia malricxo, tedis per petoj, sed tute ne faris ceremoniojn: same brue flaris tabakon, same sengxene turnigxis kaj svingis sin sur la segxo. Sxi kvazaux ne konscius, ke sxi estas princino. Zinaida kontrauxe tenis sin tre rigore, preskaux orgojle, kiel vera princidino. Sur sxia vizagxo aperis friska rigido kaj graveco — mi ne rekonis sxin, ne rekonis sxiajn rigardojn, sxian rideton kvankam ankaux en tia nova aspekto sxi sxajnis al mi bela.

Sxi estis vestita en facila robo el fajna reta sxtofo kun palblua desegno; sxiaj haroj falis per longaj bukloj laux la vangoj — anglamaniere; tiu hararangxo konvenis al sxia friska mieno. Patro mia dum la tagmangxo sidis apud sxi kaj kun sia eleganta kaj trankvila gxentileco amuzis la najbarinon. Iafoje li rigardis al sxi — ankaux sxi iafoje rigardis al li, sed strange, preskaux malamike. Ili konversis france; min, mi memoras, mirigis la pureco de sxia prononco.

La princino cxetable kiel antauxe tute ne gxenis sin, multe mangxis kaj lauxdis la mangxojn. La panjo evidente estis gxenita de sxi kaj respondis al sxiaj demandoj kun ia malgaja

Скачать:PDFTXT

mi sxajne volonte karesus cxiun faldon de tiu robo kaj de la antauxtuko. La pintoj de sxiaj sxuoj montrigxis el sub sxia robo: mi adore surgenuigxus al tiuj sxuoj... "Kaj