Сайт продается, подробности: whatsapp telegram
Скачать:PDFTXT
La unua amo

momento de nia adiauxo. Finfine mi ekstaris, piedpinte proksimigxis al mia lito kaj singarde, ne senvestigxante, metis mian kapon sur kusenon, kvazaux timante maltrankviligi per abrupta movo tion, per kio mi estis plensxtopita…

Mi enlitigxis, sed ecx ne fermis la okulojn. Baldaux mi rimarkis, ke en mian cxambron sencxese enfalis iaj palaj rebriloj. Mi duonlevigxis kaj rigardis tra la fenestro. Gxia framo klare reliefigxis fone de la vitroj, mistere kaj svage blankintaj. «Fulmotondro», — mi pensis, kaj estis gxuste fulmotondro, sed gxi pasis tre fore, ecx tondro ne auxdigxis; nur surcxiele sencxese flamis fulmoj, nebrilaj, longaj, kvazaux distrancxitaj: ili ne tiom flamis kiom tremis kaj konvulsiis, kiel flugilo de agonianta birdo. Mi ellitigxis, iris al fenestro kaj staris tie gxismatene… Fulmoj ne cxesis ecx por unu momento; estis nokto, kiun la popolo nomas «pasera». Mi rigardis al la muta sabla kampo, al la obskura maso de la gxardeno Neskucxnyj, al la flavetaj fasadoj de foraj domoj kvazaux tremantaj kun cxiu febla ekflamo… Mi rigardis kaj ne povis cxesi; tiuj mutaj fulmoj, tiuj nefortaj briloj sxajnis respondi al la mutaj misteraj impetoj kiuj flamis ankaux en mi. Ekmatenigxis; per rugxaj makuloj aperis auxroro.

Krepuskigxis, kaj la fulmoj igxis pli palaj kaj kurtaj: ili brilis pli kaj pli malofte kaj fine vanuis, inunditaj de sobriga kaj reala lumo de la venanta tago. Ankaux miaj fulmoj malaperis. Mi eksentis grandan lacon kaj kvieton, sed la fantomo de Zinaida dauxrigis sxvebi, triumfante, super mia animo. Sed gxi mem, tiu fantomo sxajnis kvieta, kiel fluganta cigno de marcxaj herboj; gxi flankigxis de la cxirkauxaj fiaspektaj figuroj, kaj mi, ekdormonte, lastfoje tusxis gxin kun adiauxa kaj fidoplena adoro…

Ho, humilaj sentoj, mildaj sonoj, boneco kaj silentigxo de l’ kortusxita animo, degelanta gxojo de la unuaj admiroj de la amo — kie, kie vi estas?

CxAPITRO 8

En la sekva mateno, kiam mi venis por teumado, la panjo insultis min, tamen, malpli forte ol mi atendis — kaj igis min rakonti, kie mi pasigis la antauxan vesperon. Mi respondis al sxi per kelkaj vortoj, lasante multajn detalojn kaj penante sxajnigi cxion bagatela. — Tamen, ili estas homoj ne «comme il faut», — rimarkis la panjo, — kaj por vi ne indas vizitadi ilin anstataux preparigxi al la ekzameno kaj lerni. Cxar mi sciis, ke panjaj zorgoj pri miaj studoj finigxas per tiuj nemultaj vortoj, mi opiniis ne enda protesti, sed post la teumado la patro prenis min je la brako, kaj irinte kun mi en la gxardenon igis min rakonti cxion, kion mi vidis cxe Zasekinoj.

Strangan influon havis al mi la patro — kaj strangaj estis niaj rilatoj. Li preskaux ne partoprenis en mia edukado, sed li neniam ofendis min; respektis mian liberon — li ecx estis, se oni povas tiel diri, gxentila al mi… nur neniam proksimigis min al si. Mi amis kaj admiris lin, li sxajnis al mi la ekzemplo de vera viro, — kaj, dio mia, kun kia pasio mi proksimigxus al li, se konstante mi ne sentus lian rezistan manon!

Sed kiam li deziris, li scipovis preskaux tuj, per unu vorto, per unu movo eksciti en mi senliman fidon al si. Mia animo apertis sin al li — mi babilis kun li kiel kun sagxa amiko, kiel kun indulgema mentoro… poste li same subite distancigis min, — karese kaj mole, sed distancigis. Foj-foje li farigxis gaja kaj tiam li pretis petoli kun mi kiel knabeto (li sxatis cxiun fortan korpan movon); foje — nur unu foje! — li karesis min tiom tenere, ke mi preskaux ploris…

Sed lia gxojo kaj lia kareso vanuis senspure kaj niaj rilatoj promesis al mi neniujn esperojn por estonto — kvazaux mi tion songxus. Estis momentoj: mi komencas rigardi al lia sagxa, bela vizagxo, koro mia ektremas kaj tuta mia animo impetas al li… li kvazaux eksentus, kio al mi okazis, preterpasante karesas min, poste foriras aux okupas sin pri io, aux subite li igxas senmova, kiel nur li sola sciis fari, kaj mi tuj sxrumpas, malvarma.

Maloftaj okazoj de lia favoro al mi neniam estis kauxzitaj per miaj senvocxaj sed kompreneblaj pregxoj. Iom poste, cerbumante pri la karaktero de mia patro mi konkludis, ke li neniam zorgis pri mi, nek pri la familia vivo; li sxatis alion kaj gxuis tiun alion plene. «Mem akiru kion vi povas, sed en fremdajn manojn ne trafu; aparte nur al vi mem — jen la senco de la vivo», — li diris al mi iam. Alifoje mi, konsiderante min juna demokrato, komencis en lia cxeesto rezoni pli libero — li tiutage estis, kiel mi nomis, «kora», tiam kun li oni povis paroli pri io ajn.

— Libero, — li ripetis, cxu vi scias, kio povas doni al la homo liberon?

— Kio?

— Volo, la propra volo, ecx la potencon gxi donas, kiu pli bonas ol la libero. Sciu deziri, — kaj vi estos libera, kaj vi or- donos.

La patro antaux cxio deziris vivi bone, — kaj vivis… Povas esti ke li antauxsentis, ke nelonge li uzos la ajxon vivo: li mortis kvardek du jara.

Mi detale rakontis al la patro pri mia vizito al Zasekinoj. Li duonatente, duondistrite auxskultis min sidante sur la benko kaj pentrante ion per vipeto sursable. Li foj-foje moketis, iel hele kaj petole rigardante min kaj kuragxigis min per kurtaj demandoj kaj oponoj. Komence mi ecx ne auxdacis diri la nomon de Zinaida, kaj poste mi perdis la sinregon kaj komencis lauxdi sxin. La patro dauxrigis moketi. Poste li meditis, sinetendis kaj ekstaris. Mi rememoris, ke elirinte el la hejmo li ordonis seli por si la cxevalon. Li estis brila rajdisto — kaj sciis pli bone ol sinjoro Reri dresi la plej sovagxajn cxevalojn.

— Cxu mi veturu kun vi? — mi petis lin.

— Ne, — li respondis, kaj lia vizagxo ekhavis tuj kutiman indiferente-karesan mienon. — Iru sola, se vi volas, kaj diru al la kocxero, ke mi ne veturos.

Li turnigxis al mi dorse kaj foriris. Mi sekvis lin per la okuloj — li vanuis post la pordo. Mi vidis kiel lia cxapelo aperis super la barilo; li eniris al Zasekinoj.

Li restis cxe ili ne pli ol unu horon, sed tuj poste iris al la urbo kaj revenis hejmen nur vespere.

Post la tagmangxo mi mem venis al Zasekinoj. En la salono mi renkontis nur la oldan princinon. Ekvidinte min sxi gratis sian kapon sub la cxapelo per la trikila pinto kaj subite demandis min — cxu mi povas reskribi por sxi unu paperon.

— Plezure, — mi respondis kaj sidigxis sur la segxrandon.

— Nur atentu skribi la literojn pli grandajn, — diris la princino etendante malpuran folion, — kaj cxu eblas jam hodiaux, patro mia?

— Gxuste hodiaux mi reskribos.

La pordo el la najbara cxambro iom malfermigxis — en la fendo aperis la vizagxo de Zinaida — pala, meditanta, kun haroj kokete faligitaj malantauxen: sxi rigardis min per grandaj fridaj okuloj kaj sensone fermis la pordon.

— Zinjo, Zinjo, — diris la oldulino.

Zinaida ne respondis. Mi kunprenis la paperon de la oldulino kaj la tutan vesperon sxvitis super gxi.

CxAPITRO 9

Mia «pasio» komencigxis de tiu tago. Mi memoras, ke mi sentis tiam ion similan al tio, kion devas senti homo, kiu jxus ekoficis; mi jam cxesis esti simpla juna knabo; mi estis amanto. Mi diris, ke de tiu tago komencigxis mia pasio. Mi povas aldoni, ke ankaux suferoj miaj komencigxis de la sama tago. Mi suferegis dum la foresto de Zinaida; mi povis pensi pri nenio; cxio falis el la manoj, mi dum tutaj tagoj pensis pri sxi… Mi sopiris… sed kun sxi ne fartis pli facile. Mi jxaluzis, mi konsideris mian sensignifecon, mi stulte ofendigxis kaj stulte humilis — kaj malgraux cxio iu nerezistebla forto tiris min al sxi — kaj cxiufoje mi, sentante nevolan tremon de felicxo transpasxis la sojlon de sxia cxambro. Zinaida tuj konjektis, ke mi al sxi enamigxis, kaj mi ecx ne intencis tion kasxi; sxi amuzigxis pri mia pasio, mensogis, turmentis kaj karesis min. Dolcxas esti la sola fonto, potenca kaj senresponda kauxzo de granda gxojo kaj profunda malfelicxo por aliu — mi ja en la manoj de Zinaida estis mola vakso. Interalie, ne mi sola enamigxis al sxi; cxiuj viroj, frekventantaj sxian hejmon perdis pro sxi sian kapon — kaj sxi cxiujn tenis ligitaj cxe siaj piedoj. Sxin amuzis la eblo eksciti en ili jen esperojn, jen timojn, turni ilin laux sia placxo (sxi tion nomis: kunfrapi la homojn) — sed ili ecx ne provis rezisti kaj volonte cedis al sxi.

En tuta sxia korpo, vivoplacxa kaj bela, estis iu aparte cxarma mikso de ruzo kaj senzorgemo, de artifiko kaj simpleco, de silento kaj viglo: super cxio, kion sxi faris, parolis, super cxiu sxia movo estis delikata facila cxarmo; en cxio sentigxis siaspeca, ludanta forto. Kaj sxia vizagxo sencxese sxangxigxis, ankaux petolis; gxi esprimis preskaux samtempe, — rikanon, mediton kaj pasion. Tute diversaj sentoj, facilaj, fulmrapidaj kiel ombroj kaj lipoj.

Cxiu el sxiaj adorantoj estis por sxi necesa. Belovzorov, kiun sxi nomis «mia besto», aux simple «la mia» volonte saltus pro sxi en fajron; ne esperante pri siaj mensaj kapabloj kaj ceteraj avantagxoj, li sencxese proponis al sxi edzinigxi, aludante, ke la ceteraj nur promesas tion. Majdanov akordis al poetikaj kordoj de sxia animo: homo suficxe senemocia, kiel estas preskaux cxiuj verkistoj, li insiste certigis sxin, aux eble ecx sin mem, ke li sxin adoras, admiris sxin en multnombraj poemoj, kaj legis ilin al sxi kun nenatura kaj sincera admiro. Sxi simpatiis kun li kaj samtempe moketis lin; sxi apenaux kredis al li kaj sat-auxskultinte liajn fabelojn, sxi igis lin legi Pusxkin por, kiel sxi diris, fresxigi la aeron. Lusxin, rikanema, cinika en paroloj doktoro, konis sxin pliproksime ol la ceteraj — kaj samtempe amis sxin pli ol la ceteraj, malgraux, ke li insultis sxin en sxia

Скачать:PDFTXT

momento de nia adiauxo. Finfine mi ekstaris, piedpinte proksimigxis al mia lito kaj singarde, ne senvestigxante, metis mian kapon sur kusenon, kvazaux timante maltrankviligi per abrupta movo tion, per kio