cxeesto kaj foresto. Sxi lin amis, sed ne pardonis liajn mokojn, kaj ofte kun speciala, malica plezuro igis lin senti ke ankaux li trovigxas en sxiaj manoj. «Mi estas koketulino, senkora, aktorema», — sxi diris foje al li en mia cxeesto, — sed, bone, etendu vi vian brakon, mi pikos gxin per pinglo kaj vi hontos antaux tiu frauxlo, vi sentos doloron, sinjoro verdiranto, bonvolu afable ridi». Lusxin rugxigxis, returnigxis kaj mordetis la lipojn, sed finfine etendis la brakon. Sxi lin pikis kaj li vere komencis ridi… kaj sxi, ridante, penetrinte per la pinglo suficxe profunde, rigardis la okulojn, per kiuj li gapis tien-reen.
Malpli bone mi povis kompreni rilatojn inter Zinaida kaj grafo Malevskij. Li estis bela lerta kaj sagxa, sed io dubinda, io falsa sxajnis en li ecx al mi, deksesjara knabo, kaj mi miris, ke Zinaida ne rimarkas tion. Sed povas esti, ke sxi sentis tiun falson, sed ne abomenis gxin. Malbona edukado, strangaj konatoj kaj kutimoj, konstanta cxeesto de la patrino, povreco kaj malordo en la hejmo, cxio, komencante de la libereco mem, kiun gxuis la frauxlino, de iu konscio pri sia supereco super la cxirkauxantoj aperigis en sxi iun duondegnan malatenton kaj senpretendon. Ofte okazis, ekzemple, Vonifatij venis sciigi, ke sukero mankas, aux flugis eksteren iu acxa klacxo, aux la gastoj kverelis, — sxi nur skuis per la bukloj kaj diris: bagatele! — kaj tute ne mornis pro tio.
Male pri mi. Tuta mia sango bolis, kiam Malevskij proksimigxis al sxi, riverencante iel ruze, kiel vulpo, elegante apogigxis je la segxa dorso kaj komencis susuri en sxian orelon, — kaj sxi krucis la brakojn sur la brusto, atente rigardis lin, kaj mem ridetis kaj aprobe kapbalancetis.
— Kial vi sxatas akcepti sinjoron Malevskij? — mi demandis sxin foje.
— Li ja havas tiom cxarmajn mustacxojn, — sxi respondis. — Sed tio ja ne estas via zorgo.
— Cxu vi pensas ke mi amas lin? — sxi diris al mi alifoje. — Ne; mi ne povas ami tiajn ulojn, al kiuj necesas rigardi desupre. Mi bezonas tiun, kiu mem min rompus… Sed mi tiun ne renkontos. Dio gardas, ke mi ne trafu en ies brakojn, ne — ne!
— Do, vi neniam enamigxos?
— Sed vi? Cxu vin mi ne amas? — sxi diris kaj frapetis mian nazon per la gantopinto.
Jes, Zinaida tre amuzigxis pri mi. Dum tri semajnoj mi vidis sxin cxiutage, — kaj kion, kion nur sxi ne faris al mi! Nin sxi vizitis neofte kaj mi ne bedauxris pro tio: en mia hejmo sxi farigxis sinjorino princidino, — kaj mi de sxi flankigxis. Mi timis malsekretigxi antaux la patrino; sxi tre ne favoris Zinaidan kaj malsxate atentis nin. La patron mi ne tiom timis: li kvazaux ne rimarkus min, kaj kun sxi li parolis ne ofte, sed iel speciale dokte kaj grave. Mi cxesis labori, legi, mi ecx cxesis promeni kaj rajdi. Simila al skarabo, ligita je la piedo mi vagis sencxese cxirkaux la amata domo; kvazaux mi sxatus resti tie por cxiam… sed tio ne eblis; la patrino grumblis je mi, foje Zinaida mem min forpelis. Tiam mi kasxigxis en mia cxambro aux foriris en la plej foran angulon de la gxardeno, grimpis sur la ruinon de la malnova orangxerio kaj mallevinte la piedojn de la muro, proksima al la vojo, sidis dum multaj horoj kaj rigardis, rigardis, nenion vidante. Apud mi, sur la polvozaj urtikoj, pigre flirtis blankaj papilioj; vigla pasero sidis proksime sur duonrompita rugxa briko kaj agace cxirpis sencxese turnante la korpon kaj etendinte la vosteton; plu ne fidantaj kornikoj, sidantaj supre, foj-foje grakis supre sur senfolia pinto de betulo; la suno kaj vento kviete petolis en gxiaj maldensaj brancxoj; la sonoro de la sonorilo de la monahxejo Donskoj foje auxdeblis, kvieta kaj morna — kaj mi sidis, rigardis, auxskultis — kaj plenigxis de iu nekonata sento, en kiu estis cxio — kaj gxojo, kaj tristo, kaj la antauxsento de futuro, kaj deziro, kaj timo de la vivo. Sed mi tiam ne komprenis, kaj neniel povis nomi tion, kio fermentis en mi — aux povis nomi per la sola nomo — tiu de Zinaida.
Sed Zinaida plu ludis kun mi kiel kato kun muso. Sxi jen koketis kun mi, — kaj mi ekscitigxis kaj degelis, jen sxi forigis min de si, kaj mi ne kuragxis proksimigxi al sxi, ecx ne kuragxis rigardi sxin.
Mi memoras, ke sxi dum kelkaj tagoj tre malvarmis al mi kaj mi plene ektimis, kaj poltrone vizitante ilian dometon mi preferis esti proksime al la olda princino, malgraux ke sxi insultis kaj kriacxis gxuste tiutempe: sxiaj kambiaj aferoj malprosperis, kaj sxi jam havis konversaciojn kun la polica inspektoro de nia kvartalo.
Foje mi promenis en la gxardeno preter la konata barilo — kaj ekvidis Zinaidan: apogante sin per ambaux manoj, sxi senmove sidis sur la herbo. Mi volis jam foriri nerimarkite, sed sxi subite levis la kapon kaj faris al mi ordonan geston. Mi restis senmova: mi ne tuj komprenis sxin. Sxi ripetis sian geston. Mi tuj transsaltis la barilon kaj gxoje alkuris sxin; sed sxi haltigis min per la rigardo kaj montris al mi la padon je du pasxoj antaux sxi. Embarasite, ne sciante kiel agi, mi genuigxis sur la pada rando. Sxi estis tiom pala, tiom amara tristo, kaj tiom profunda lacigxo estis en cxiu sxia trajto, ke koro mia strecxigxis kaj mi nevole balbutis:
— Kio al vi okazis?
Zinaida etendis la brakon, plukis iun herberon, mordetis gxin kaj jxetis gxin for.
— Vi min tre amas? — sxi demandis fine. — Cxu?
Mi nenion respondis — kaj kial mi devis respondi?
— Jes, — sxi ripetis dauxrigante rigardi min. — Gxuste tiel. La samaj okuloj, — sxi aldonis, enpensigxis kaj kasxis la vizagxon per la polmoj. — Cxio nauxzas min, — sxi flustris, — mi forirus al la fino de l’ mondo, mi ne povas tion toleri, ne povas elporti… Kaj kio atendas min antauxe!.. Ahx, malfacile estas… dio mia, kiel malfacile!
— Pro kio? — demandis mi nekuragxe.
Zinaida ne respondis al mi kaj nur sxultrumis. Mi dauxrigis stari surgenue kaj rigardis sxin kun profunda tristo. Cxiu sxia vorto akre vundis mian koron. Tiumomente mi, sxajne, volonte fordonus mian vivon, nur ke sxi ne plu afliktigxu. Mi rigardis sxin, — kaj, tamen nekomprenante kial sxi tial sopiras, vigle fantaziis ke sxi subite atakita de nerezistebla melankolio foriris en la gxardenon — kaj falis sur la teron, kvazaux falcxita. Cxirkauxe estis hele kaj verde; la vento petolis inter arbaj folioj kaj foje balancis la longan brancxon de frambujo super la kapo de Zinaida.
Ie kolomboj rukulis kaj abeloj zumzumis nealte flugante en la maldensaj herboj. Supre karese bluetis la cxielo — kaj al mi estis tiom malgaje…
— Deklamu al mi iujn versojn, — diris duonvocxe Zinaida kaj apogigxis je la kubuto. — Mi sxatas, kiam vi deklamas, sed tio ne gravas, estas juneco. Deklamu por mi «Sur montoj de Kartvelio». Sed komence sidigxu.
Mi eksidis kaj deklamis «Sur la kartvelaj montoj».
— «Ke plu ne ami gxi ne povas», — ripetis Zinaida. — Jen kial la poezio estas bona: gxi diras al mi tion, kio ne ekzistas, kaj kio ne nur pli bonas ol la realo, kaj ecx pli similas la veron… Ke plu ne ami gxi ne povas — deziras, sed ne povas! — Sxi denove eksilentis, sed subite ektremis kaj starigxis. — Ni iru. Cxe la patrino sidas Majdanov; li alportis por mi sian poemon, sed mi lin forlasis. Ankaux li nun cxagrenigxas… sed kion fari! Vi iam ekscios. Nur ne koleru kontraux mi!
Zinaida haste premis mian manon kaj kuris antauxen. Ni revenis en la dometon. Majdanov komencis legi al ni sian jxus presitan «Murdisto», sed mi ne auxskultis lin. Li cxantis siajn kvarpiedajn jambojn, la rimoj vicigxis kaj sonoris kiel sonoriletoj malplene kaj lauxte, kaj mi cxiam rigardis al Zinaida kaj klopodis kompreni signifon de sxiaj lastaj vortoj.
Aux povas esti, ke malica
rivalo jam konkeris vin. —
subite nazkriis Majdanov, kaj miaj okuloj renkontigxis kun tiuj de Zinaida. Sxi fermis ilin kaj iom rugxigxis. Mi rimarkis, ke sxi rugxigxis, kaj glaciigxis pro la timo. Mi jam antauxe jxaluzis, sed nur en cxi tiu momento la penso, ke sxi ekamis, ekbrilis en mia kapo:
«Dio mia! Sxi ekamis!»
CxAPITRO 10
Miaj veraj turmentoj komencigxis de tiu cxi momento. Mi pensis, pensadis, repensadis — kaj konstante, lauxeble kasxe, spionis Zinaidan. Sxi sxangxigxis — tio estis videbla. Sxi ofte foriris promeni sola kaj promenis longe.
Jam sxi ne aperis antaux la gastoj; dum tutaj horoj sxi sidis en sia cxambro. Antauxe oni ne rimarkis tion en sxi. Mi subite igxis, — aux al mi sxajnis, ke igxis, — eksterordinare sagaca. «Cxu li? Aux li?» — demandis mi min mem, maltrankvile taksante pense sxiajn adorantojn unu post la alia. Grafo Malevskij (kvankam mi hontis pro Zinaida konfesi tion) sxajnis al mi pli dangxera ol la aliaj.
Mi ne estis tro atenta, bedauxrinde, kaj mia kasxemo, evidente, neniun trompis; almenaux doktoro Lusxin baldaux min malsekretigis. Cetere, ankaux li sxangxigxis lastatempe; li maldikigxis, ridis same ofte, sed iom obtuze, malice kaj kurte — nevola, nerva incito en li substituis la iaman legxeran ironion kaj afektan cinikecon.
— Kial vi sencxese venas cxi tien, junulo, — li diris al mi foje, restinte kun mi en la salono de Zasekinoj. (La princidino dume promenadis, kaj kriacxa vocxo de l’ princino sonis en la mansardo: sxi skoldis sian cxambristinon). — Vi devas lerni, labori — dum vi estas juna, — sed kion vi faras?
— Vi ja ne scias, eble mi laboras hejme, — mi protestis al li ne sen digno, sed ankaux ne sen konfuzo.
— Cxu vi laboras! Vi ne pri tio pensas. Nu, mi ne kontrauxas… en via agxo tio estas tute natura. Sed elekto via sxajnas ne tauxga. Cxu vi ne vidas, kia