estas cxi tiu domo?
— Mi vin ne komprenas, — mi rimarkis.
— Cxu vere ne komprenas? ve al vi! Mi opinias mia devo averti vin. — Ni, maljunaj frauxloj, povas cxi tien veni: kio al ni okazos? ni estas homoj ferocaj, por ni nenio dangxeras; sed via hauxto ankoraux estas fresxa; kaj la aero cxi tie por vi malutilas — kredu min, eblas infektigxi.
— Kiel?
— Tutsimple. Cxu vi estas sana nun? En normala stato? Cxu tio, kion vi sentas — estas por vi salubra, bona?
— Kion do mi sentas? — mi diris, konfesante en la animo, ke la doktoro pravas.
— Ehx, junulo, junulo, — dauxrigis la doktoro kvazaux esprimante per tiu vorto ion ofendan por mi, — cxu vi scias ruzi? dank’ al Dio, sur via vizagxo respeguligxas via animo. Sed tamen, kial babili? Mi mem ne frekventus cxi tien, se (la doktoro kunpremis la dentojn)… se mi ne estus la sama bizarulo. Min nur mirigas: kiel vi, tiom sagxa, ne vidas, kio okazas cxirkaux vi?
— Sed kio speciala okazas? — mi respondis kaj strecxigxis.
La doktoro observis min kun rikana kompato.
— Jen mi, — diris la doktoro, kvazaux murmurante, — cxu indas al vi tion diri? Unuvorte, — li aldonis, altigante la vocxon — mi ripetas: tiu cxi atmosfero por vi ne tauxgas. Al vi agrablas esti cxi tie, ja! ankaux en la orangxerio agrable odoras — sed logxi en gxi ne eblas. Ej! Auxskultu min, okupigxu denove pri Kajdanov!
Eniris la princino kaj komencis plendi al la doktoro pri la dentodoloro. Poste aperis Zinaida.
— Ahx, — aldonis la princino, — sinjoro doktoro, insultetu sxin. Dum la tuta tago sxi trinkas akvon kun glacio; cxu tio utilas por sxi, por sxia febla brusto?
— Kial vi faras tion? — demandis Lusxin.
— Sed kio povas okazi?
— Kio? Vi povas malvarmumi kaj morti.
— Cxu vere? Jes? Nu tiam — inda vojo!
— Jen kiel! — grumblis la doktoro.
La princino foriris.
— Jes, tiel, — respondis Zinaida. Cxu la vivo estas gaja? rigardu… Kio estas bona? Aux vi opinias, ke mi tion ne komprenas? Ne sentas? Por mi estas plezuro trinki akvon kun glacio, kaj vi serioze certigas min, ke tiu cxi vivo pli valoras ol risko de momenta plezuro, pri felicxo mi ecx ne parolas.
— Nu jes, — rimarkis Lusxin, — kaprico kaj sendependo… Tiuj du vortoj elcxerpas vin: tuta via naturo estas en tiuj du vortoj.
Zinaida nervoze ekridis.
— Via posxto malfruis, afabla doktoro. Vi observas malbone; postrestas. Surmetu okulvitrojn. Cxu mi emas kaprici nun? vin trompi, min trompi… gaja okupo! — sed kio koncernas sendependon… Monsieur Voldemar, — subite aldonis Zinaida kaj piedfrapis kaprice, — ne faru melankolian fizionomion. Mi ne toleras, kiam oni min kompatas. — Sxi rapide malaperis.
— Malutilas, malutilas por vi la atmosfero, junulo, — refoje diris Lusxin.
CxAPITRO 11
Vespere de la sama tago cxe Zasekinoj kunvenis la kutimaj gastoj, inter ili ankaux mi.
Oni ekparolis pri la poemo de Majdanov; Zinaida sincere lauxdis gxin.
— Sed cxu vi scias, — sxi diris al li, — se mi estus poeto, mi prenus aliajn temojn. Eble tio estas absurda, sed en mian kapon iam venas strangaj pensoj, precipe kiam mi ne dormas, antaux la matenigxo, kiam la cxielo komencas farigxi rozkolora kaj griza. Mi, ekzemple… Cxu vi ne priridos min?
— Ne! Ne! — ni cxiuj ekkriis.
— Mi imagus, — sxi dauxrigis, krucinte la brakojn surbruste kaj rigardante flanken, — grandan kompanion de junulinoj, nokte en vasta boato sur kvieta rivero. La luno lumas, kaj ili cxiuj estas en blankaj vestoj kun kronoj el blankaj floroj, kaj ili kantas ion similan al himno.
— Mi komprenas, komprenas, dauxrigu, — grave kaj reve diris Majdanov.
— Subite — bruo, ridego, torcxoj, tamburinoj surborde… Tio estas amaso de bakhxaninoj, kurantaj kun kantoj, kun krioj. Estas via afero finpentri la bildon, sinjoro poeto… nur mi sxatus, ke la torcxoj estu rugxaj kaj forte fumu, kaj ke la okuloj de la bakhxaninoj brilu sub kronoj, kaj la kronoj devas esti malhelaj. Ne forgesu ankaux tigrajn felojn kaj kalikojn — kaj oron, multe da oro.
— Kie do devas esti oro? — demandis Majdanov, retrokombante siajn maldensajn harojn kaj rondigante la naztruojn.
— Kie? sur sxultroj, sur brakoj, sur piedoj, cxie. Onidire, en la antikvo virinoj portis orajn ringojn sur suroj. La bakhxaninoj vokas al si la junulinojn en boato, la junulinoj cxesas kanti sian himnon — ili ne plu povas gxin dauxrigi, — sed ili restas senmovaj: la rivero portas ilin al la bordo. Kaj jen, unu el ili lante ekstaras… Tion necesas bone bildigi: kiel sxi lante starigxas en la luna lumo kaj kiel sxiaj amikinoj ektimas… Sxi transpasxis la randon de la boato, la bakhxaninoj cxirkauxis sxin, kaj kure forportis en nokton, en obskuron… Imagu: turbuloj de fumo kaj cxio miksigxis. Auxdeblas nur iliaj kriacxoj, kaj sxia krono restis sur la bordo.
Zinaida eksilentis. (Ho! Sxi ekamis! — mi denove pensis.)
— Nur tiom? — demandis Majdanov.
— Nur, — sxi respondis.
— Tio ne povas esti temo por la tuta poemo, — li grave rimarkis, — sed por lirika versajxo mi vian penson uzos.
— En romantika stilo? — demandis Malevskij.
— Certe, en romantika stilo, tiu de Byron.
— Sed laux mi Hugo pli bonas ol Byron, — neglekte diris la juna grafo, — pli interesa.
— Hugo estas unuaranga verkisto, — kontrauxis Majdanov, — samkiel mia amiko Tonkosxejev, en sia hispana romano «El-Trovador»…
— Ha, cxu tiu libro kun la renversitaj demandosignoj? — intervenis Zinaida.
— Jes. La hispanoj tiel kutimas. Mi volis diri, ke Tonkosxejev…
— Nu! Vi denove diskutos pri klasikismo kaj romantismo, — duafoje intervenis Zinaida. — Prefere ni ludu…
— Cxu garantiajxojn? — demandis Lusxin.
— Ne, tio enuigas; ni ludu komparojn. (Tiun ludon elpensis Zinaida mem: oni nomas iun objekton, cxiu klopodas kompari gxin al io, kaj tiu, kiu elektis la plej tauxgan komparon, ricevas premion.)
Sxi proksimigxis al la fenestro. La suno jxus subiris: sur la cxielo alte sxvebis longaj rugxaj nuboj.
— Al kio similas tiuj nuboj? — demandis Zinaida, kaj sen atendi nian respondon, diris: — Mi trovas, ke ili similas al tiuj purpuraj veloj, kiuj estis en la ora sxipo de Kleopatra. Kiam sxi veturis renkonte al Antonio. Cxu vi memoras, Majdanov, ke vi antaux nelonge rakontis al mi pri tio.
Ni cxiuj, kiel Polonio en «Hamleto», konsentis, ke la nuboj similas gxuste al tiuj veloj kaj pli bonan komparon neniu el ni trovos.
— Kiom da jaroj tiam havis Antonio? — demandis Zinaida.
— Versxajne, li estis juna homo, — rimarkis Malevskij.
— Jes, juna, — certigis Majdanov.
— Pardonu, — ekkriis Lusxin, — li estis pli ol kvardekjara.
— Pli ol kvardekjara, — ripetis Zinaida, jxetante al li kurtan rigardon.
Mi baldaux foriris hejmen. «Sxi ekamis, — nevole flustris miaj lipoj. — Sed kiun?»
CxAPITRO 12
La tagoj pasis, Zinaida igxis pli stranga, pli nekomprenebla. Foje mi venis al sxi kaj ekvidis sxin sidi sur pajla segxo kun la kapo premita al la akra tablangulo. Sxi rektigxis, sxia tuta vizagxo estis kovrita per larmoj.
— Aha! vi! — sxi diris kun rikana rideto. — Iru cxi tien.
Mi venis al sxi: sxi metis la manon sur mian kapon, kaj, subite, preninte miajn harojn, komencis tiri ilin.
— Doloras… — diris mi fine.
— Aha! doloras! sed cxu al mi ne estas dolore? cxu ne dolore? — ripetis sxi.
— Aj! — sxi subite ekkriis, vidinte, ke eltiris fasketon de la haroj… — Kion mi faris? Povra monsieur Voldemar!
Sxi zorgeme ordigis la eltiritajn harojn, volvis ilin cxirkaux fingro kaj faris el ili ringon.
— Mi metos viajn harojn en mian medalionon kaj kunportos ilin, — sxi diris, kaj sur sxiaj okuloj dauxre brilis larmoj. — Eble tio iom konsolos vin… kaj nun: adiaux.
Mi revenis hejmen kaj trovis tie malagrablajxon. La panjo havis parolon kun la patro: sxi riprocxis lin pro io, sed li, kiel kutime, malvarme kaj gxentile silentis kaj baldaux forveturis. Mi ne povis auxdi, pri kio parolis la panjo, min tio ne interesis; mi memoras nur, ke post la konverso kun la patro sxi ordonis voki min en sian kabineton kaj kun forta malkontento traktis miajn oftajn vizitojn al la princino, kiu laux sxiaj vortoj estis une femme capable de tout. Mi kisis sxian manon (mi faris tiel cxiam, kiam volis cxesigi la parolon), kaj foriris al si. La larmoj de Zinaida embarasis min; mi tute ne sciis, pri kio mi pensu kaj mem pretis plori: mi, tamen, estis infano, malgraux miaj dek ses jaroj. Ja mi ne pensis pri Malevskij, malgraux ke Belovzorov de tag’ al tago igxis pli kaj pli malica kaj rigardis al la lerta grafo kiel lupo al sxafo; mi ja pensis pri nenio kaj neniu. Mi perdigxis en la konjektoj kaj cxiam sercxis senhomajn lokojn. Mi precipe sxatis ruinojn de la orangxerio. Kutime mi rampis sur altan muron, kaj sidis tie tiom malfelicxa, soleca kaj morna junulo, ke ecx mem kompatis min — tiom placxaj estis por mi tiuj cxagrenaj sentoj, tiom gxuis mi ilin!..
Kaj jen foje mi sidis sur la muro, rigardis malproksimen kaj auxskultis pregxejajn sonorilojn… subite, kvazaux formikoj surhauxtaj — cxu venteto, cxu tremo de ies proksimeco… Mi mallevis la okulojn. Malsupre, sur la vojo en facila grizeta robo kun rozkolora ombrelo sursxultre, rapide iris Zinaida. Sxi ekvidis min, haltis, kaj fleksinte la randon de pajla cxapelo, levis al mi siajn velurajn okulojn.
— Kion vi faras tie, en tioma alto? — sxi demandis min kun stranga rideto. — Jen, — sxi dauxrigis, — vi cxiam certigas min, ke vi min amas, — saltu al mi sur la vojon, se vi vere amas min.
Zinaida ne sukcesis fini tiujn vortojn, kiam mi jam flugis, kvazaux iu pelus mian dorson. La muro altis ne malpli ol du klaftojn. Mi batigxis kontraux la teron per la piedoj, sed la bato estis tiom forta, ke mi perdis la ekvilibron, falis kaj por momento svenis. Kiam mi