rekonsciigxis, mi, sen malfermi la okulojn, sentis Zinaidan apud mi.
— Knabo mia kara, — sxi parolis klininte sin super mi, kaj en sxia vocxo sonis maltrankvila kareso, — kial vi faris tion, kial vi obeis min… sed mi ja amas vin… levigxu.
Sxia brusto spiris apud la mia, sxiaj manoj tusxis mian kapon, subite, — kio okazis al mi tiam! — sxiaj molaj, fresxaj lipoj komencis kovri tutan mian vizagxon per kisoj… ili tusxis miajn lipojn… Sed subite Zinaida komprenis, evidente, laux mia vizagxo, ke mi jam rekonsciigxis, malgraux ke mi ne malfermis la okulojn, — kaj, rapide levigxis, parolante:
— Nu, levigxu, petolul’ freneza; kial vi kusxas en polvo?
Mi levis min.
— Donu al mi mian ombrelon, — diris Zinaida, — jen kien mi gxin jxetis; kaj ne rigardu al mi tiel… jen drolajxo? cxu vi kontuzigxis? versxajne, urtikita? Mi ja diras, ne rigardu min… Li ja nenion komprenas, ne respondas, — sxi aldonis kvazaux por si mem. — Iru hejmen, monsieur Voldemar, purigu la vestojn, kaj ne sekvu min, aliel mi kolerigxos, kaj neniam plu…
Sxi ne finis sian parolon kaj rapide foriris, kaj mi sidigxis sur la vojon… la kruroj min ne tenis. La urtikoj brogis miajn manojn, la dorso doloris kaj la kapo turnigxis; sed la sento de beato, kiun mi spertis tiam, ne plu ripetigxis en mia vivo. Gxi kiel dolcxa doloro estis en cxiuj miaj membroj, kaj eksplodis, fine, en ekstazaj saltoj kaj jubiloj. Vere: mi estis ankoraux infano.
CxAPITRO 13
Mi tiel gajis kaj fieris tra la tuta tago, tiel vivaj estis sur mia vizagxo la perceptoj de Zinaidaj kisoj, mi kun ega gxojtremo memoris cxiun sxian vorton, mi tiel karesis mian subitan felicxon, ke mi ecx sentis timon, mi ne volis ecx vidi sxin, la kauxzon de tiuj novaj sentoj. Mi opiniis, ke nenion plian mi povas postuli de la sorto, ke endus nur rezolute enspiri por la lasta fojo kaj morti. Tial sekvatage ironte al la dometo, mi sentis fortan konfuzon, kiun mi vane penis kasxi sub la masko de modesta familiareco, tauxga por la homo, kiu emas montri, ke li scias kasxi sekretojn. Zinaida renkontis min tute trankvile, nur minacis al mi per fingro kaj demandis: cxu mi ricevis bluajn makulojn? Tutaj miaj modesta familiareco kaj mistero tuj malaperis, kaj kun ili ankaux mia konfuzo. Certe, mi atendis nenion specialan, sed la trankvilo de Zinaida sobrigis min kiel malvarma akvo. Mi komprenis, ke mi estas infano en sxiaj okuloj kaj mi ekfartis tre malfacile! Zinaida pasxis tien-reen laux la cxambro, cxiufoje ridetante, kiam rigardis miaflanken, sed sxi pensis ne pri mi, mi tion klare komprenis… «Cxu mi mem ekparolu pri la hierauxo — pensis mi, — kaj demandu sxin, kiel sxi tiel rapidis, por fine ekscii…», sed mi nur mansvingis kaj sidigxis en angulon.
Eniris Belovzorov; mi ekgxojis al li.
— Ne trovis mi por vi kvietan rajdcxevalon, — li ekparolis per severa vocxo. — Frejtag promesas al mi unu — sed mi ne estas certa. Timas.
— Kion vi timas, — demandis Zinaida, — permesu scii.
— Kion? Vi ja ne scias rajdi. Gardu Dio, ke nenio okazu! Kaj kial tia fantazio venis en vian kapon?
— Estas mia afero, monsieur mia animalo. Aliokaze mi petos al Pjotr Vasiljevicx… (Mia patro nomigxis Pjotr Vasiljevicx. Mi miris, kiel libere kaj facile sxi prononcis lian nomon, kvazaux estus certa pri lia emo helpi sxin.)
— Cxu tiel, — objxetis Belovzorov. — Vi do kun li volas veturi?
— Kun li aux kun iu alia — tio ne gravas por vi. Sed, certe, ne kun vi.
— Ne kun mi, — ripetis Belovzorov. — Kiel vi deziras. Kio do? Mi akiros por vi la cxevalon.
— Nur atentu. Mi ne bezonas iun bovinon. Mi vin avertas, ke mi volas rajdi.
— Bonvolu rajdi… Kun kiu do, cxu kun Malevskij vi veturos?
— Kial ne, mia soldato? Nu, trankviligxu, — sxi aldonis, — kaj ne brilu per la okuloj. Mi invitos ankaux vin. Vi ja scias, ke nun por mi Malevskij — fi! — sxi skuis la kapon.
— Vi parolas tion, por min konsoli, — grumbletis Belovzorov.
Zinaida duonfermis la okulojn.
— Tio vin konsolas? — Ho… ho… ho… soldato! — sxi fine diris, kvazaux ne trovinte alian vorton. — Kaj vi, monsieur Voldemar, cxu vi veturus kun ni?
— Mi ne sxatas… en granda kompanio… — mi murmuris sen levi la okulojn.
— Vi preferas t?te-?-t?te?.. Liber’ al liberulo decas, kaj por savito-paradiz’, — sxi diris. — Belovzorov, iru do, klopodu. Mi la cxevalon bezonas jam morgaux.
— Jes, sed la monon kie mi prenu? — enmiksigxis la princino.
Zinaida sulkigis la brovojn.
— Vian monon mi ne petas. Belovzorov kredos al mi.
— Kredos, kredos… — grumblis la princino — kaj subite plengorgxe ekkriis: — Dunjasxka!
— Maman, mi donacis al vi sonorilon, — rimarkis la princidino.
— Dunjasxka! — ripetis la oldulino.
Belovzorov riverencis: mi foriris kun li. Zinaida min ne haltigis.
CxAPITRO 14
Sekvan matenon mi vekigxis frue, eltrancxis por mi bastonon kaj foriris al Kalujxskaja zastava. Decidis mi iri, gxui mian malfelicxon. La tago estis bonega, hela kaj ne tro varma; gaja, fresxa vento flugis super la tero kaj neforte susuris kaj petolis, cxion movis sed nenion rompis. Mi longe promenis inter arboj, inter montoj. Mi ne sentis min felicxa, mi eliris el la hejmo kun intenco enui — sed la juneco, bonega vetero, fresxa aero, plezuro de rapida pasxado, beato de soleca kusxado sur densaj herboj — efikis al mi tute male: la memoro pri tiuj neforgeseblaj vortoj, pri tiuj kisoj denove aperis en mia animo. Por mi estis agrable pensi, ke Zinaida ne povas, tamen, ne konsideri mian decidemon, mian heroecon… «La aliaj por sxi estas pli bonaj ol mi, — mi pensis, — estu tiel! Sed la aliaj nur diras, ke ili faros, sed mi faris! Kaj kion ankoraux mi povas fari por sxi!» Mia fantaziemo tuj eklaboris. Mi komencis imagi. Kiel mi savos sxin el malamikaj manoj, kiel mi, kovrita per sango, liberigos sxin el malliberejo, kiel mi mortos apud sxiaj piedoj! Mi rememoris la pentrajxon, kiu pendis en mia salono: Malek-Adel, forportanta Matildan, — kaj tuj ekatentis la grandan, buntan pegon, kiu klopodis altigxi laux minca betula trunko kaj maltrankvile rigardis el post gxi, jen dekstren, jen liven, kiel muzikisto el post kolo de kontrabaso. Poste mi kantis «Ne blanka negxo», kiu transformigxis en la popularan romancon «Mi vin atendas, dum zefir’, petolas»; poste mi komencis lauxte legi la apelon al steloj de Jermak el la tragedio de Homjakov, provis verki ion sentimentalan, elpensis ecx la lastan verson, kiu devus kroni la tuton: «Ho, Zinaida! Zinaida!», sed rezulte malsukcesis. Interalie, venis tempo por tagmangxi.
Mi descendis en la valon; streta sabla pado serpentumis laux gxi kaj direktigxis en la urbon. Mi ekpasxis sur la pado. Obtuzaj frapoj de cxevalaj hufoj eksonis post mi. Mi returnigxis, nevole haltis kaj demetis la kaskedon: mi ekvidis mian patron kun Zinaida.
La patro estis diranta ion al sxi turninte la tutan sian korpon al sxi, apogante je la kolo de sxia cxevalo. Li ridetis, Zinaida auxskultis lin silente, strikte mallevinte la okulojn kaj kunpreminte la lipojn.
Mi dekomence ekvidis nur ilin; nur post kelkaj momentoj, el post turno de la valo aperis Belovzorov en husara uniformo, sur sxauxmita nigra cxevalo. La fortika cxevalo skuis la kapon, snufis kaj dancis: la rajdanto kaj bridis gxin, kaj spronis. Mi flankigxis. La patro prenis la bridon, flankigxis de Zinaida, sxi lante levis al li la okulojn kaj ambaux ekrajdis… Belovzorov direktigxis post ili, grincante per la sabro. «Rugxa kiel kankro, — mi pensis, — sed sxi… Kial sxi estas tiom pala? rajdis dum la tuta mateno, sed pala?»
Mi plioftigis la pasxojn kaj venis hejmen antaux la tagmangxo. La patro sidis jam alivestita, lavita kaj fresxa, apud la patrina fotelo kaj legis al sxi per sia modela sonora vocxo felietonon el franca revuo «Journal des D?bats»; sed la patrino auxskultis lin sen atento, kaj ekvidinte min, demandis, kie mi estis dum la tuta tago, aldoninte, ke sxi ne sxatas, kiam mi malaperas dio-scias-kie kaj kun dio-scias-kiu. «Sed mi vagadis sola», — mi dezirus respondi sed rigardis la patron kaj ial ne apertis la busxon.
CxAPITRO 15
Dum la sekvaj kvin-ses tagoj mi preskaux ne vidis Zinaidan: sxi prezentis sin malsana, tamen tio ne malhelpis al la kutimaj frekventuloj veni — kiel ili diris — al sia dejxoro. Nur Majdanov estis tuj perdanta la kuragxon, se li ne havis okazon admiri. Butonumita kaj rugxa Belovzorov sidis angule; sinistra rideto vagis sur la delikata vizagxo de grafo Malevskij — li vere ricevis malfavoron de Zinaida kaj kun aparta peno cxiel flate komplezis la oldan princinon, kune kun sxi vojagxis al la generalo-gubernatoro. Cetere, tiu vizito estis senrezulta, kaj Malevskij ecx speciale malsukcesis: oni memorigis al li iun okazon kun iuj fervojaj oficistoj — li devis klarigi cxion per sia malsperteco. Lusxin venis cxiudiurne po du fojojn, sed por nelonge; mi timetis lin post nia lasta renkonto kaj samtempe sentis al li sinceran simpation. Foje li promenis kun mi en la gxardeno Neskucxnyj, estis bonhumora kaj afabla, sciigis al mi la nomojn kaj kvalitojn de diversaj herboj kaj floroj, sed subite — nek al teksto, nek al preteksto — frapis sian frunton: «Sed mi, stultul’, pensis, ke sxi estas koketulino! Versxajne sinoferoj gustas dolcxe — por kelkiuj».
— Kion vi volas diri per tio? — mi demandis.
— Al vi mi nenion volas diri, — Lusxin kurte replikis.
Min Zinaida ignoradis: miaj aperoj — mi ne povis malrimarki tion — impresis sxin malagrable. Sxi estis nevole turnanta sian vizagxon de mi… jes, nevole; gxuste tio estis amara; gxuste tio afliktis min! Tamen necesis tion akcepti — kaj mi klopodis ne vidigi min antaux sxi kaj nur defore gvatis sxin, cetere, ne cxiam sukcese. Sxi plu fartis iel nekompreneble; sxia vizagxo aliigxis, sxi