mem tute aliigxis. Tiu sxangxo precipe frapis min en iu varma kvieta vespero. Tiam mi sidis sur baseta benko sub largxa sambuko; mi sxatis tiun lokon, cxar el tie videblis la fenestro de l’ cxambro de Zinaida. Mi estis sidanta: birdeto vigle skuis sin inter malheligxintaj folioj super mia kapo; griza kato malgxibiginte la dorson singarde glitis en la gxardenon, kaj la unuaj vesperaj skaraboj obtuze zumis en la aero, ankoraux travidebla, kvankam ne plu luma. Mi sidis observante la fenestron kaj atendis kiam tiu malfermigxos; gxuste gxi ovrigxis kaj en gxi aperis Zinaida. Sxi surhavis blankan robon, kaj sxi mem — sxiaj vizagxo, brakoj, sxultroj — estis preskaux blanke palaj. Sxi longe staris rigida kaj longe rigardis fikse kaj rekte el sub la kuntiritaj brovoj. Mi ecx ne sciis, ke sxi povas tiel rigardi. Poste sxi kunpremis la manojn, forte-fortege, levis ilin al la lipoj, al la frunto kaj subite, malnodinte la fingrojn, forsvingis la harojn de la oreloj, skuis la harojn kaj rezolute klininte la kapon klaketis la fenestron.
Post tri tagoj sxi renkontis min en la gxardeno. Mi intencis flankigxi, sed sxi mem haltigis min.
— Donu al mi vian brakon, — sxi diris kun la antauxa tenero, — mi delonge ne babilis kun vi.
Mi rigardis al sxi: okuloj sxiaj milde lumis, kaj la vizagxo ridetis, kvazaux vualita.
— Cxu vi plu malsanas? — mi demandis sxin.
— Ne, nun cxio pasis for, — sxi respondis kaj plukis etan rugxan rozon, — mi iom lacigxis, sed ankaux tio baldaux pasos.
— Kaj vi denove refarigxos samkia antauxe, cxu? — mi demandis.
Zinaida proksimigis la rozon al la vizagxo, kaj al mi sxajnis, kvazaux rebrilo de l’ helaj petaloj falus sur sxiajn vangojn.
— Cxu mi sxangxigxis? — sxi demandis min.
— Ja sxangxigxis, — mi duonvocxis.
— Mi malvarme rilatis al vi — mi ja scias, — Zinaida komencis, — sed vi ne devis tro atenti tion… Mi ne povis aliel… Sed kial ni parolu pri tio?
— Vi ne deziras, ke mi amu vin, jen tiel! — mi eksklamis morne kun senintenca impeto.
— Ne ja, amu, — sed malkiel antauxe.
— Sed kiel?
— Ni estu amikoj, jen tiel! — Zinaida etendis al mi la rozon, ke mi flaru gxin. — Ja mi estas ege pli agxa ol vi, mi povus esti via onklino; nu eble ne onklino, sed la pliagxa fratino. Sed vi…
— Mi estas infano por vi, — mi rompis sxian parolon.
— Jes ja, infano, sed kara, bona, sagxa infano, ege amata. Aha, jen tiel. Ekde hodiaux mi promocias vin mia pagxio; kaj ne forgesu, ke la pagxioj ne rajtas esti for de siaj sinjorinoj. Jen, prenu la signon de via rango, — sxi aldiris, metante la rozon en la butontruon de mia jako, — la signon de Mia Mosxta favoro.
— Pli frue mi estis ricevanta aliajn favorojn, — mi balbutis.
— Ha! — Zinaida vortis kaj rigardis min deflanke. — Via memoro estas brila! Kio do! mi ankaux nun pretas…
Sxi klinis sin al mi kaj sigelis mian frunton per kiso trankvila kaj klara.
Mi apenaux rigardis al sxi, sxi jam returnigxis kaj dirinte: «Sekvu min, mia pagxio», sxi direktis sin al la dometo. Mi sekvis sxin dauxre embarasata. «Cxu vere, — mi pensis, — tiu milda kaj prudenta junulino estas Zinaida kian mi konis?» Kaj sxiaj pasxoj aperis al mi pli softaj kaj sxi mem vidigxis pli sublima kaj pli gracia.
Mia Dio! kun kioma nova ardo estis brulanta mia amo.
CxAPITRO 16
Post la tagmangxo la gastoj denove kunvenis kaj la princidino venis al ili. La tuta kompanio estis komplete sur la loko, kiel en tiu vespero, kiun mi neniam forgesos; ecx Nirmackij altrenis sin; Majdanov venis la unua kaj alportis novajn poemojn. Denove garantiajx-ludo komencigxis, sed jam sen la antauxaj folaj gagoj, sen drolajxoj kaj sen bruo — la cigana elemento vanuis.
Zinaida donis novan agordon al nia kunveno. Kiel la pagxio, mi sidis apud sxi. Cetere, sxi proponis, ke la posedanto de la elektita garantiajxo rakontu sian songxon; sed tiu ideo ne estis bona.
La songxoj rezultis aux neinteresaj (Belovzorov songxis, ke li nutras sian cxevalon per karasoj, kaj ke tiu cxevalo havis lignan kapon) aux nenaturaj, verkitaj. Majdanov regalis nin per novelego: en gxi estis kaj tombejaj kriptoj, kaj angxeloj kun liroj, kaj parolantaj floroj, kaj elfore flugantaj sonoj. Zinaida ne permesis al li fini.
— Se ektemas pri verkoj, — sxi diris, — do, cxiu rakontu ion nepre elpensitan.
La loto elektis Belovzorov’on.
La juna husaro konfuzigxis.
— Mi povas elpensi nenion! — li eksklamis.
— Bagateloj! — Zinaida reagis. — Nu, ekzemple, imagu vin esti edzo kaj rakontu al ni, kiel vi pasigus tempon kun la edzino. Cxu vi fermus sxin hejme?
— Jes, mi enfermus.
— Kaj mem sidus kun sxi?
— Nepre sidus.
— Superbe. Sed se tio tedus al sxi, kaj sxi kokrus vin?
— Mi murdus sxin.
— Sed se sxi fugxus?
— Mi sxin trovus kaj nepre murdus.
— Do, tiel; sed se mi estus via edzino, kion vi farus en tiu okazo?
Belovzorov iom silentis.
— Mi murdus min.
Zinaida ridis.
— Mi vidas, ke kurtas via kant’.
La dua elekto trafis Zinaidan. Sxi levis la okulojn al la plafono kaj ekmeditis.
— Jen, atentu, — fine sxi komencis, — jen kion mi elpensis… Imagu grandiozan palacon, someran nokton kaj mirindan balon. La balon donas la regxino. Cxieas oro, marmoro, kvarcvitroj, silko, briloj, diamantoj, floroj, incensoj kaj cxiuj aliaj luksajxoj.
— Cxu vi sxatas lukson? — Lusxin intervenis.
— La lukso belas, kaj mi sxatas cxiun belon.
— Ecx pli ol la belegon? — li redemandis.
— Aj, tro ruze, mi ke komprenas. Ne malhelpu min. Do, la bal’ superbas. La gastoj abundas, cxiuj ili estas junaj, belegaj, kuragxaj kaj cxiuj freneze amas la regxinon.
— Cxu inter la gastoj estas virinoj? — demandis Malevskij.
— Ne — aux tamen — jes, estas.
— Malbelaj?
— Lindaj. Sed la viroj amas la regxinon. Sxi altas kaj sveltas, kaj diademo kronas sxian nigran hararon.
Mi jxetis rigardon al Zinaida — kaj tiumomente sxi aperis al mi pli alta ol ni, sxia blanka frunto kaj senmovaj brovoj radiis tioman helan sagxon kaj tioman potencon, ke mi pensis: «Vi mem estas regxino!»
— Oni tumultas cxirkaux sxi, — dauxrigis Zinaida, — cxiuj prodigas antaux sxi la plej flatajn parolojn.
— Cxu sxi sxatas la flaton? — demandis Lusxin.
— Aj, kia tedulo! Malhelpas cxiam… Kiu ne sxatas la flaton?
— Ankoraux unu demando, la lasta, — rimarkis Malevskij. — Cxu la regxino havas la edzon?
— Mi ankoraux ne pensadis pri tio. Ne, por kio edzo?
— Ja, ja, — ehxis Malevskij, — por kio edz’?
— Silence! — eksklamis Majdanov, kiu malbone posedis la francan.
— Merci, — Zinaida diris al li. — Do, la regxino auxskultas tiujn parolojn, auxskultas muzikon, sed malvidas la gastojn. La ses fenestroj estas komplete apertaj, de l’ plafono gxis la planko; post ili videblas malluma cxielo kun grandaj steloj kaj malluma gxardeno kun altaj arboj. La regxino rigardas la gxardenon. Tie, apud la arboj situas fontano, gxi blankas en la obskuro — longa, tre longa kiel fantomo. La regxino tra la paroloj kaj muziko auxdas softan akvo-plauxdon. Sxi rigardas kaj meditas: cxiuj vi, sinjoroj, estas noblaj, sagxaj, ricxaj, vi cxirkauxas min, vi alte aprecas cxiun mian diron, cxiuj pretas morti cxe miaj piedoj, mi regas vin… Sed tie, apud la fontano, apud la plauxdanta akvo, staras kaj atendas min tiu, kiu regas min. Li surhavas nek ricxan veston, nek juvelojn, neniu lin konas, sed li atendas min kaj certas pri mia veno, — jes, mi venos, kaj en la mondo estas nenio, kio povas haltigi min, kiam mi volos iri al li, resti kun li, perdigxi kun li en la gxardena obskuro, sub la susurantaj arboj, sub la plauxdoj de l’ fontano…
Zinaida eksilentis.
— Cxu estas elpenso? — ruze demandis Malevskij.
Zinaida ecx ne rigardis al li.
— Sinjoroj, kion ni farus, — subite ekvocxis Lusxin, — se ni estus inter la gastoj kaj scius pri la apudfontana felicxulo?
— Haltu, haltu, — Zinaida intervenis, — mi mem diros al vi kion farus cxiu el vi. Vi, Belovzorov, vokus lin al duelo; vi, Majdanov, verkus pri li epigramon… Cetere, ne — vi ne scias epigrami; vi verkus pri li longan jambajxon, simile al Barbier kaj aperigus la verkon en La Telegrafo. Vi, Nirmackij, prunteprenus cxe li… ne, vi pruntedonus al li monon je uzura interezo. Vi, doktoro… — sxi haltis. — Ha, jen mi ne scias, kion vi povus fari.
— Kiel la kortega doktoro, — Lusxin respondis, — mi preskribus al la regxino ne doni la balojn, se sxin ne interesas gastoj.
— Eble vi pravas, sed vi, grafo?
— Mi? — ripetis Malevskij kun sia sinistra rideto…
— Vi regalus lin per venenita bombono.
La vizagxo de Malevskij iom tordigxis kaj por momento havis judan esprimon; sed li tuj ridegis.
— Koncerne vin, Voldemar… — Zinaida dauxrigis, — tamen suficxas; ni ludu alian ludon.
— Monsieur Voldemar, kiel la pagxio de l’ regxino, tenus la baskon de sxia robo kiam sxi kurus en la gxardenon, — sarkasmis Malevskij.
Mi rugxigxis, sed Zinaida rapide metis la manon sur mian sxultron, kaj, levigxinte, diris per la vocxo iom tremanta:
— Mi neniam permesis al via grafa mosxto la rajton arogi kaj tial mi petas vin foriri. — Sxi montris al li la pordon.
— Kompatu min, princidino, — balbutis Malevskij kaj paligxis.
— La princidino pravas, — kriis Belovzorov kaj ankaux li ekstaris.
— Je Dio, mi tute ne atendis, — Malevskij dauxrigis, — sxajne, en miaj vortoj estis nenio… mi absolute ne volis vin ofendi… Pardonu min.
Zinaida jxetis al li fridan rigardon kaj fride ridetis.
— Bonvolu resti, — sxi diris kun senzorga movo de l’ mano. — Mi kun monsieur Voldemar vane kolerigxis. Vin plezurigas piki serpenteske… piku por via sano!
— Pardonu min, — refoje ripetis Malevskij, sed mi rememorante la movon de Zinaida denove pensis, ke la auxtenta regxino ne povus pli digne montri la pordon