Скачать:TXTPDF
Patroj kaj filoj

Patroj kaj filoj. Иван Сергеевич Тургенев

Cxapitro I

«Nu, Petro? Vi vidas ankoraux nenion?» demandis la 20-an de majo de l’ jaro 1859a viro cxirkaux kvardekjara, en palto, kovrita de polvo kaj en pantalono el kvadratita sxtofo, elirante sen cxapo sur la malaltan peronon de gastejo cxe la sxoseo N. La demandita servisto estis plenvanga junulo kun senkolora lanugo sur la mentono kaj kun malgrandaj senbrilaj okuloj.

Cxe la servisto cxio: la turkisa orelringo, la pomaditaj haroj, la edukitaj gestoj, cxio unuvorte montris homon de la nova progresema generacio. Li ekrigardis indulge la vojon kaj respondis kun memestimo:

«Nenion, absolute nenion!»

«Nenion?» diris la mastro.

«Nenion absolute!» ripetis la servisto.

La sinjoro eksopiris kaj sidigxis sur malgranda benko. Ni konigos lin al la leganto, dum li sidas, krucinte sub si la krurojn kaj medite cxirkauxrigardante.

Oni nomas lin Nikolao Petrovicx Kirsanov. Li posedas, dek kvin verstojn de la gastejo, belan bienon de ducent kamparanoj, aux farmbienon de dumil «desiatinoj», kiel li nomas gxin de l’ tempo, kiam li arangxis siajn rilatojn kun la kamparanoj laux la moderna maniero. Lia patro, unu el niaj generaloj de l’ jaro 1812a, duonklera, vulgara, sed ne malbona homo, pursanga ruso, grizigxis en la uniformo. Li komandis unue brigadon, poste divizion, vivis konstante en la provinco, kie li ludis suficxe gravan rolon dank’al sia rango. Nikolao Petrovicx naskigxis en la sudo de Rusujo, same kiel lia pli agxa frato Pauxlo, pri kiu ni parolos poste; li estis edukata hejme gxis la agxo de dek kvar jaroj, cxirkauxata de malkaraj guvernistoj, de adjutantoj kun senceremoniaj, sed servutaj manieroj kaj de aliaj personoj de la regimento kaj stabo. Lia patrino, naskita frauxlino Koliazin, nomata, kiel knabino, Agato, kaj kiel generaledzino — Agatokleo Kuzminisxna Kirsanov, diferencis en nenio de la tiamaj edzinoj de l’ superaj oficiroj, portis luksajn kufojn kaj bruajn silkajn vestojn, en la pregxejo unua proksimigxis al la kruco, parolis lauxte kaj multe, etendis cxiumatene sian manon al la infanoj por kiso, por la nokto benis ilin, — unuvorte vivis plene por sia plezuro.

Kvankam Nikolao Petrovicx tute ne posedis famon de kuragxulo kaj ecx estis nomata timulo, oni destinis lin, kiel filon de generalo, por la milita servado, same kiel lian fraton Pauxlon: sed li rompis al si la kruron en la tago mem, en kiu venis la sciigo pri lia akcepto en la armeon, kaj pasiginte du monatojn en la lito, lamis la tutan vivon. Devigita forlasi la revojn pri milita kariero por sia filo, la patro decidis destini lin por la civila servado. La generalo veturigis lin Peterburgon, kiam li atingis la deknauxan jaron, por ke li studu en la universitato. En la sama jaro lia frato ricevis la oficiran rangon en gvardia regimento. La du junuloj prenis komunan logxejon kaj vivis tie sub ne tro severa gardo de frato de la patrino, alta oficisto. Ilia patro revenis al sia divizio kaj al sia edzino, kaj nur malofte sendis al la filoj grandajn foliojn de griza papero, kovritajn per largxa skribo de lerta skribista mano. En la fino de cxiu letero oni cxiam povis legi la vortojn: «Petro Kirsanov, generalomajoro», cxirkauxitajn per spiraloj. En la jaro 1835a Nikolao Petrovicx forlasis la universitaton kun la titolo de licenciato kaj en la sama jaro la generalo Kirsanov, eksigita post malsukcesa revuo, translokigxis kun la edzino Peterburgon. Li luis domon apud la Tauxrida gxardeno kaj sin enskribis en la anglan klubon, kiam subite li mortis pro apopleksio. Agatokleo Kuzminisxna baldaux sekvis lin: sxi ne povis kutimi al la izolita vivo en la cxefurbo; la cxagreno pro la eksigo alkondukis sxin en la tombon. Nikolao Petrovicx, ankoraux dum la vivo de siaj gepatroj enamigxis, je ilia granda cxagreno je la filino de oficisto, estinta mastro de la domo, en kiu li logxis. Sxi estis beleta knabino, ne sen klereco: sxi legis en la revuoj seriozajn artikolojn en la fako «Sciencoj.» Li edzigxis je sxi, tuj kiam pasis la tempo de la funebro, forlasis la ministrejon de la apanagxoj, kie li ricevis oficon dank’ al la influo de la patro, translogxigxis kun sia Masxa en somerlogxejon apud la Instituto de l’ arbaroj, poste en la urbon, en malgrandan kaj agrablan logxejon, kun pura sxtuparo kaj malvarma salono, fine — en sian bienon, kie baldaux naskigxis lia filo, Arkadio. La geedzoj vivis akorde kaj trankvile: preskaux neniam forlasis unu la alian, kune legis, ludis je kvar manoj fortepianon, kantis duetojn; sxi plantis florojn kaj zorgis pri la kortaj birdoj, li iafoje cxasis kaj sin okupis per la terkulturado. Arkadio kreskis kaj kreskis — ankaux bone kaj trankvile. Dek jaroj pasis kvazaux songxo. En la jaro 1847a la edzino de Kirsanov mortis. Peza estis la bato por Kirsanov, kaj liaj haroj grizigxis en kelke da semajnoj; li forveturis eksterlandon por iom distri sin… sed venis la jaro 1848a. Vole nevole li revenis en la kamparon kaj post suficxe longa senokupeco entreprenis reformojn en la administrado de sia bieno. En la jaro 1855a li forveturigis sian filon en la universitaton de Peterburgo; li vivis tri jarojn en la cxefurbo, preskaux ne forlasante la hejmon kaj penante ligi rilatojn kun la junaj kolegoj de Arkadio. Dum la lasta somero li ne povis veturi Peterburgon, — kaj jen ni vidas lin en la monato majo de l’ jaro 1859a, jam tute griza, plenkorpa kaj iom kurbigxinta: li atendas la filon, ricevintan, kiel iam li mem, la titolon de licenciato.

La servisto, pro konveneco, aux eble ne dezirante resti sub la okuloj de l’ sinjoro, iris al la pordego kaj ekfumis pipon. Nikolao Petrovicx mallevis la kapon kaj komencis rigardi la malnovajn sxtupojn de la perono: granda, multkolora kokido grave promenis sur ili, forte frapante per siaj grandaj flavaj piedoj; malpura kato neamike rigardis gxin, kun grimaco kauxrante sur la balustrado. La suno estis bruliga: el la duonmalluma vestiblo de la gastejo flugis odoro de varma sekala pano. Ekmeditis nia Nikolao Petrovicx. «Mia filo… licenciato… Arkasxa…» sencxese turnigxis en lia kapo; li penis pensi pri io alia, sed la samaj pensoj revenis kaj revenis. Li rememoris la mortintan edzinon… «Sxi ne gxisvivis!» murmuretis li malgaje… Grasa griza kolombo alflugis sur la vojon kaj kuris rapide trinki akvon el kotujo proksime de la puto. Nikolao Petrovicx komencis rigardi gxin, kaj lia orelo jam distingis la bruon de proksimigxantaj radoj… «Sinjoro, via filo», diris la servisto, reveninte de la pordego. Nikolao Petrovicx salte levigxis kaj jxetis la rigardon: sur la vojo sin montris tarantaso, al kiu estis jungitaj tri cxevaloj; en la tarantaso ekbrilis la rando de studenta cxapo, konataj trajtoj de kara persono… «Arkasxa! Arkasxa!» ekkriis Kirsanov kaj kuris al la filo, svingante la manojn… Post kelke da momentoj liaj lipoj jam algluigxis al la senbarba, kovrita de polvo kaj sunbruna vizagxo de la juna licenciato.

Cxapitro II

«Permesu al mi, pacxjo, forskui la polvon», diris Arkasxa per vocxo iom rauxka pro la vojagxo, sed sonora kaj juna, gaje respondante al la karesoj de la patro. «Mi tute malpurigos vin.»

«Ne grave, ne grave», diris Kirsanov, batante per la mano la kolumon de la mantelo de l’ filo kaj la propran palton. «Montru vin, montru vin», aldonis li, iom malproksimigxante kaj tuj iris per rapidaj pasxoj al la gastejo, kriante: «Cxi tien, cxi tien, kaj rapide la cxevalojn!»

Nikolao Petrovicx sxajnis multe pli kortusxita, ol la filo; li estis kvazaux konfuzita, timigita. Arkadio haltigis lin. «Kara patro», diris li, «permesu, ke mi prezentu al vi mian bonan amikon, Bazarov, pri kiu mi tiel ofte skribis al vi. Li estas tiel gxentila, ke li konsentis gasti cxe ni dum iom da tempo.» Nikolao Petrovicx rapide sin turnis kaj iris al altkreska junulo en longa mantelo, ornamita per sxnurgalonoj, kiu jxus desaltis de la tarantaso; li forte skuis lian sengantan rugxan manon, kiun Bazarov ne tuj etendis al li.

«Mi tre gxojas», komencis li, «kaj mi kore dankas vin por via afabla intenco viziti nin; mi esperas… volu afable diri al mi vian nomon kaj tiun de via patro.»

«Eugeno Vasilicx», respondis Bazarov per malrapida, sed forta vocxo, kaj demetinte la kapucxon, montris al Nikolao Petrovicx sian tutan vizagxon. Gxi estis longa kaj malgrasa, kun alta frunto, kun nazo supre plata, malsupre pintita, kun grandaj verdetaj okuloj kaj pendantaj vangxaroj de sabla koloro; vivigita de serena rideto, gxi montris memfidon kaj inteligentecon. «Mi esperas, kara Eugeno Vasilicx, ke vi ne enuos cxe ni», dauxrigis Nikolao Petrovicx.

La maldikaj lipoj de Bazarov apenaux malfermigxis, sed li respondis nenion kaj ne levis la cxapon. Liaj malhele blondaj haroj, longaj kaj densaj, ne kasxis la vastajn konveksajxojn de lia granda kranio.

«Do Arkadio», sin turnis Nikolao Petrovicx al la filo, «cxu oni devas tuj jungi la cxevalojn? Au eble vi volas iom ripozi?»

«Ni ripozos hejme, kara patro; ordonu jungi.»

«Tuj, tuj», konsentis la patro. «He, Petro, cxu vi auxdas? Arangxu rapide la aferon.»

Petro, kiu kiel moderna perfektigita servisto anstataux veni kisi la manon de la juna sinjoro, nur salutis lin de malproksime, ree malaperis cxe la pordego.

«Mi estas cxi tie en kalesxo, sed ni havas cxevalojn ankaux por via tarantaso», diris kun sxanceligxo Nikolao Petrovicx, dum Arkadio trinkis akvon, kiun la mastrino de l’ gastejo alportis al li en fera krucxo. Bazarov ekfumis pipon kaj proksimigxis al la veturigisto, kiu maljungis la cxevalojn.

«Sed», dauxrigis Kirsanov, «nur du lokoj estas en mia kalesxo, kaj mi ne scias kiel via amiko…» «Li veturos en la tarantaso», interrompis lin duonvocxe Arkadio. «Estu kun li sen ceremonioj, mi petas vin. Li estas bonega knabo, simpla, vi vidos.»

La kocxero de Nikolao Petrovicx elkondukis la cxevalojn.

«Movigxu, dikbarbulo!» sin turnis Bazarov al la veturigisto.

«Cxu vi auxdis, Mituhxa», ekkriis alia veturigisto, kiu staris kelke da pasxoj de ili kun la manoj, ensxovitaj en la postajn posxojn de sia sxafpelto «kia nomis vin la sinjoro? Dikbarbulo vere vi

Скачать:TXTPDF

Patroj kaj filoj Тургенев читать, Patroj kaj filoj Тургенев читать бесплатно, Patroj kaj filoj Тургенев читать онлайн