Сайт продается, подробности: whatsapp telegram
Скачать:TXTPDF
Patroj kaj filoj

estas.»

Mituhxa anstataux respondi ekskuis la cxapon kaj demetis la kondukilojn de la meza cxevalo, kovrita de sxvito.

«Rapide, rapide, bravuloj, helpu iom», ekkriis Nikolao Petrovicx, «vi ricevos belan trinkmonon!»

Post kelke da minutoj la cxevaloj estis jungitaj; Petro sin lokis apud la kocxero; Bazarov saltis en la tarantason, ensxovis la kapon en kusenon, kaj ambaux veturiloj rapide ekruligxis.

Cxapitro III

«Fine do vi estas licenciato kaj revenis hejmen», diris Nikolao Petrovicx, metante sian manon jen sur la sxultro, jen sur la genuo de Arkadio. «Fine!»

«Kaj kiel fartas la onklo?» demandis Arkadio, kiu malgraux la sincera, preskaux infana gxojo, lin pleniganta, deziris tamen kiel eble plej baldaux doni al la interparolo pli cxiutagan agordon.

«Bone. Li intencis veturi kun mi renkonte al vi, sed li sxangxis la decidon, mi ne scias kial!»

«Cxu vi longe atendis min?» demandis Arkadio.

«Cxirkaux kvin horojn.»

«Kiel bona vi estas, patro!»

Arkadio vive sin turnis al la patro kaj brue kisis lian vangon.

Nikolao Petrovicx mallauxte ekridis.

«Kiel belan rajdcxevalon mi al vi preparis!» komencis li. «Vi vidos. Kaj via cxambro estas fresxe tapetita.»

«Cxu vi havas cxambron ankaux por Bazarov?»

«Ni trovos unu ankaux por li.»

«Estu amika por li, mi petas vin, patro. Mi ne povas esprimi al vi, kiel mi sxatas lian amikecon.»

«Cxu longe vi konas lin?»

«Nelonge.»

«Jen kial mi ne vidis lin la lastan vintron. Per kio li okupas sin?»

«Precipe per la natursciencoj. Sed li scias cxion. En la estonta jaro li volas plenumi doktoran ekzamenon.»

«Ah! Li studas la medicinon», diris Nikolao Petrovicx kaj eksilentis. «Petro», aldonis li kaj etendis la manon, «jen veturas niaj kamparanoj, cxu ne vere?»

Petro turnis la kapon, kien montris la mastro. Kelke da veturiloj kun senbridigitaj cxevaloj, rapide ruligxis sur mallargxa flanka vojo. En cxiu veturilo sidis unu, du kamparanoj en malbutonumitaj sxafpeltoj.

«Efektive», respondis Petro.

«Kien ili veturas, en la urbon?»

«Kredeble en la urbon. En drinkejon», aldonis li malestime kaj iom sin klinis al la kocxero, kvazaux esperante de li konfirmon. Sed la kocxero faris neniun signon: li estis homo de la malnovaj moroj, ne aprobanta la modernajn ideojn.

«Mi havas grandajn klopodojn kun la kamparanoj en la nuna jaro», dauxrigis Nikolao Petrovicx, sin turnante al la filo. «Ili ne pagas al mi la luopagon.»

«Cxu vi estas kontenta pri viaj dungataj laboristoj?»

«Jes», murmuretis Nikolao Petrovicx tra la dentoj, «sed oni delogas ilin, jen la malbono. Krom tio, ili ne laboras kun vera diligenteco. Ili difektas la ilojn. Cetere ili plugis ne malbone. Kun la tempo cxio akordigxos. Cxu la terkulturado nun interesas vin?»

«Ombro mankas cxe vi; bedauxrinda afero», rimarkis Arkadio, ne respondante la lastan demandon.

«Cxe la norda flanko mi faris grandan markezon super la balkono», diris Nikolao Petrovicx, «oni povas nun tagmangxi en libera aero.»

«Gxi iom tro similas somerlogxejon… cetere, cxio cxi ne estas grava. Sed kian aeron oni spiras cxi tie! Kia bonodoro! Vere sxajnas al mi, ke nenie en la mondo oni spiras tiel bonodoran aeron, kiel en nia regiono! Kaj la cxielo…» Arkadio subite haltis, jxetis oblikvan rigardon posten kaj eksilentis.

«Certe», rimarkis Nikolao Petrovicx, «vi naskigxis cxi tie, cxio devas sxajni al vi tie cxi io eksterordinara…»

«Ne, patro, tio estas indiferenta, kie oni naskigxis.»

«Tamen…»

«Ne, tio estas tute indiferenta.»

Nikolao Petrovicx nerimarkate ekrigardis la filon. La kalesxo veturis ne malpli ol duonon de versto, antaux ol la interparolo rekomencigxis.

«Mi ne memoras, cxu mi skribis al vi, ke via maljuna vartistino Jegorovna mortis.»

«Vere? Kompatinda maljunulino! Kaj Prokoficx, cxu li vivas ankoraux!»

«Li vivas kaj tute ne sxangxigxis. Cxiam la sama murmurulo. Entute, vi ne trovos grandajn sxangxojn en Marino.»

«Cxu vi havas la saman intendanton?»

«Tio estas eble la sola sxangxo, kiun mi faris. Mi decidis, ne havi plu en mia servo liberigitajn servutulojn, antauxajn hejmservistojn, aux almenaux ne konfidi al ili oficojn, kie estas respondeco. (Arkadio montris Petron per la okuloj). «Il est libre en effet», rimarkis Nikolao Petrovicx duonvocxe, «sed li ja estas lakeo. Mia nuna intendanto estas burgxo, li sxajnas brava homo. Li ricevas salajron de ducent kvindek rubloj jare. Cetere», aldonis Nikolao Petrovicx, frotante la frunton kaj brovojn per la mano, kion li faris cxiam, kiam li estis konfuzita, «mi jxus diris al vi, ke vi ne trovos grandajn sxangxojn en Marino… Tio estas ne tute gxusta. Mi devas antauxsciigi vin, kvankam…»

Li haltis por unu momento kaj dauxrigis france.

«Severa moralisto trovos mian sincerecon nekonvena, sed unue tion oni ne povas kasxi, kaj due, kiel vi scias, mi cxiam havis miajn proprajn principojn pri la rilatoj inter patro kaj filo. Cetere, vi certe havos la rajton kondamni min… En mia agxo… Unuvorte cxi tiu… cxi tiu knabino, pri kiu vi kredeble jam auxdis…»

«Fenicxka?» sengxene demandis Arkadio.

Nikolao Petrovicx rugxigxis.

«Ne diru sxian nomon lauxte, mi petas vin… jes… sxi logxas nun cxe mi. Mi lokis sxin en la domo… tie estis du malgrandaj cxambroj. Cetere, cxion cxi oni povas sxangxi…»

«Kial, kara patro, mi petas vin…»

«Via amiko gastos cxe ni… gxene estos…»

«Pro Bazarov vi ne bezonas maltrankviligxi. Li estas super tio.»

«Pro vi, fine», diris Nikolao Petrovicx. «Bedauxrinde la flankdomo ne estas en bona stato.»

«Mi petas vin, patro», interrompis Arkadio — «vi kvazaux konfesas kulpon, hontu.»

«Certe mi devus honti», respondis Nikolao Petrovicx, pli kaj pli rugxigxante.

«Lasu, patro, mi petas vin!» Arkadio amike ekridetis. «Pri kio li senkulpigas sin!» pensis la juna homo, kaj sento de indulgo kaj amo al la bona kaj malforta patro, miksita kun sento de sekreta supereco, plenigis lian animon. «Lasu, mi petas vin», ripetis li, nevole gxuante la konscion pri la propraj progresemo kaj sendependeco.

Nikolao Petrovicx ekrigardis lin el sub la fingroj de l’ mano, per kiu li frotis sian frunton, kaj io pikis lian koron… Sed li tuj akuzis sin mem.

«Jen komencigxas jam niaj kampoj», ekparolis li post longa silento.

«Kaj rekte antaux ni estas nia arbaro, sxajnas al mi?» demandis Arkadio.

«Jes, nia. Sed mi gxin vendis. En la nuna jaro oni hakos gxin.»

«Kial vi vendis gxin?»

«Mi bezonis monon; krom tio cxi tiu tero apartenos baldaux al la kamparanoj.»

«Kiuj ne pagas al vi la luopagon.»

«Tio estas ilia afero: cetere venos ja iam tempo, kiam ili pagos.»

«Bela arbaro, domagxe estas», rimarkis Arkadio, kaj komencis cxirkauxrigardi.

La regiono, kiun ili trapasis, ne povis esti nomata pentrinda. Kampoj, kampoj senlimaj etendigxis gxis la horizonto, jen iom sin levante, jen mallevante; tie cxi kaj tie oni vidis malgrandajn arbarojn, serpentis intermontoj, kovritaj de maldensaj kaj malaltaj arbetoj, rememorigante al ilia okulo la propran bildon sur la malnovaj planoj de l’ tempoj de la imperiestrino Katerino. Oni renkontis ankaux riveretojn kun desxiritaj bordoj, kaj malgrandajn lagetojn kun difektitaj akvobaroj; vilagxojn kun malaltaj kabanoj, kovritaj per nigraj pajlaj tegmentoj, ofte duone forsxiritaj; mizerajn garbejojn, por drasxi la grenon, plektitajn el vergoj kun oscedantaj pordegoj apud dezertaj drasxejoj; jen masonitajn pregxejojn kun defalanta stukajxo, jen lignajn kun klinigxintaj krucoj kaj ruinigitaj tombejoj. Io kunpremis iom post iom la koron de Arkadio. Kvazaux intence cxiuj renkontataj kamparanoj havis mizeran aspekton kaj rajdis malgrasajn cxevalacxojn: kvazaux almozuloj en cxifonoj staris la apudvojaj salikoj kun forsxirita sxelo kaj rompitaj brancxoj; malgrasaj vilaj, mizeraj bovinoj avide pincxis herbon en la apudvojaj kavoj. Sxajnis, ke ili jxus sin elsxiris el ies kruelaj mortigaj ungegoj; la bildo de la mizeraj bestoj meze de la bela somera tago, rememorigis la fantomon de la senespera, senfina vintro kun gxiaj negxblovoj, frostoj kaj glacioj… Ne, pensis Arkadio, ne ricxa estas tiu cxi regiono, gxi frapas la okulon nek per bonstato, nek per diligenteco, gxi ne povas, ne povas resti tia… reformoj estas necesaj… sed kiel plenumi ilin, kion entrepreni?… Tiel meditis Arkadio… kaj dum li meditis, la printempo dauxrigis sian venkan iron. Cxio cxirkauxe estis ore verda, cxio, vaste kaj mole ondis kaj brilis sub la dolcxa spiro de la varmeta vento, cxio, — la arboj, la arbetoj, la herboj; de cxie flugis la seninterrompaj triloj de la alauxdoj; la vaneloj jen kriis, rondflugante super la malsekaj herbejoj, jen silente kuris sur la teramasoj; promenis la korvoj, kies nigraj plumoj bele kontrastis la delikatan verdon de la printempe semitaj, ankoraux malaltaj grenoj; ili malaperis en la tritiko, kaj nur de tempo al tempo oni povis vidi iliajn kapojn en la verdaj ondoj. Arkadio rigardis, rigardis, kaj iom post iom malaperis liaj meditoj… Li dejxetis de si la mantelon kaj ekrigardis la patron per tiel gajaj, infanaj okuloj, ke Nikolao Petrovicx ree cxirkauxprenis lin.

«Nun ni estas jam proksime», diris Nikolao Petrovicx, «kiam ni atingos cxi tiun altajxon, la domo jam estos videbla. Ni bone kaj felicxe vivos kune, Arkasxa; vi helpos min en la mastrumado, se tio ne enuigos vin. Ni devas nun farigxi intimaj, bone ekkoni unu la alian, cxu ne vere?»

«Certe, respondis Arkadio, «sed kia bela tago!»

«Por soleni vian venon, kara filo. Jes, la printempo estas nun en sia plena brilo. Cetere mi tute konsentas kun Pusxkin. Cxu vi memoras la versojn en Eugeno Onegin:

Malgxoj’ por mi via aper’.

Printemp’, printemp’ de l’am’ la temp!

Ho kia…»

«Arkadio», eksonis el la tarantaso la vocxo de Bazarov, «sendu al mi alumeton; mi ne povas ekbruligi la pipon.»

Nikolao Petrovicx eksilentis, kaj Arkadio, kiu komencis lin auxskulti ne sen miro, sed ne sen kunsento, rapide prenis el la posxo skatoleton argxentan kun alumetoj kaj sendis gxin al Bazarov per Petro.

«Eble vi deziras cigaron?» ree kriis al li Bazarov.

«Donu», respondis Arkadio.

Petro revenis en la kalesxon kaj donis al li kun la skatoleto nigran cigaron. Arkadio tuj ekfumis, disvastigante cxirkaux si tiel fortan kaj acidan odoron de nefresxa tabako, ke Nikolao Petrovicx, kiu neniam fumis, deturnis la nazon, nevole, sed nerimarkate, por ne ofendi la filon.

Post kvaronhoro ambaux kalesxoj haltis antaux la perono de nova ligna domo, grize kolorita kaj kovrita per fera, rugxa tegmento. Tio estis Marino, nomata ankaux la «Nova Farmbieno», aux — de la kamparanoj — «Orfdomo.»

Cxapitro IV

Ne venis aro da servistoj renkonte al la sinjoroj; aperis nur unu knabino dekdujara kaj post sxi eliris el la domo junulo, tre similanta Petron, vestita per

Скачать:TXTPDF

estas." Mituhxa anstataux respondi ekskuis la cxapon kaj demetis la kondukilojn de la meza cxevalo, kovrita de sxvito. "Rapide, rapide, bravuloj, helpu iom", ekkriis Nikolao Petrovicx, "vi ricevos belan trinkmonon!"