Сайт продается, подробности: whatsapp telegram
Скачать:TXTPDF
Patroj kaj filoj

griza livrea jako kun blankaj blazonbutonoj — la servisto de Pauxlo Petrovicx. Li silente malfermis la pordon de la kalesxo kaj demetis la antauxtukon de la tarantaso. Nikolao Petrovicx kun la filo kaj kun Bazarov iris tra malluma kaj preskaux senmebla cxambro, de post kies pordo aperis kaj tuj sin kasxis juna virina vizagxo, en salonon, jam moderne meblitan.

«Jen ni estas hejme», diris Nikolao Petrovicx demetante sian cxapon kaj skuante la harojn. «La cxefa afero nun estas vespermangxi kaj ripozi.»

«Vere, ne malbone estus ion mangxi», rimarkis Bazarov, etendante la membrojn kaj sidigxante sur kanapo. «Jes, jes, oni donu la vespermangxon, oni donu plej baldaux. Nikolao Petrovicx, oni ne scias kial, komencis piedfrapi. «Jen venas Prokoficx gxustatempe.»

Eniris homo sesdekjara, blankhara, malgrasa kaj alta, en kasxtankolora frako kun kupraj butonoj kaj kun roza tuko sur la kolo. Li ekridetis, kisis la manon de Arkadio, kaj salutinte la gaston, reiris al la pordo kaj metis la manojn sur la dorso.

«Jen li, Prokoficx», komencis Nikolao Petrovicx. «Fine li venis al ni… Kia vi trovas lin?»

«En plej bona stato», respondis la maljunulo kaj ree ekridetis, sed tuj li sulkigis siajn densajn brovojn. «Cxu vi ordonas prepari la tablon?» demandis li, kun grava mieno.

«Jes, mi petas vin. Sed cxu vi ne iros antauxe en vian cxambron, Eugeno Vasilicx?»

«Ne, mi dankas. Ordonu nur porti tien mian valizon kaj cxi tiun vestacxon», aldonis li, demetante sian kitelon.

«Tre bone. Prokoficx, prenu la mantelon de l’ sinjoro.»

Prokoficx, ne sen miro, prenis per ambaux manoj la «vestacxon», de Bazarov kaj alte levinte gxin super la kapo, foriris sur la pintoj de la piedfingroj.

«Kaj vi, Arkadio, cxu vi ne volas por unu momento iri en vian cxambron!»

«Jes, mi devas min iom purigi», respondis Arkadio kaj sin direktis al la pordo, sed en la sama momento eniris en la salonon homo de meza kresko, vestita per longa angla suit, malalta kravato laux la lasta modo kaj lakitaj duonsxuoj. Tio estis Pauxlo Petrovicx Kirsanov. Li sxajnis kvardekkvinjara: liaj mallonge tonditaj grizaj haroj havis la brilon de nova argxento; lia vizagxo, iom galkolora, sed sen sulkoj, ekstreme regula kaj pura, estis kvazaux cxizita de lerta artisto. Oni tuj konstatis, ke iam li certe estis tre bela: precipe rimarkindaj estis liaj brilaj, nigraj ovalaj okuloj. La tuta aspekto de la onklo de Arkadio konservis ankoraux la harmonion de la juneco kaj tiun emon supren, for de la tero, kiu ordinare malaperas post la dudeka jaro.

Pauxlo Petrovicx eltiris el la posxo de la pantalono sian belan manon kun longaj rozaj ungoj, manon, kiu sxajnis ankoraux pli bela de la negxa blanka manumo, butonumita per granda opalo, kaj etendis gxin al la nevo. Plenuminte antauxe la europan «sxake hands», li trifoje, ruse, kisis lin, tio estas trifoje tusxetis liajn vangojn per siaj parfumitaj lipharoj kaj diris:

«Bonvenon al vi!»

Nikolao Petrovicx prezentis lin al Bazarov: Pauxlo Petrovicx iom klinis sian flekseblan korpon kaj ekridetis, sed la manon li ne etendis kaj ecx remetis gxin en la posxon.

«Mi jam komencis pensi, ke vi ne venos hodiaux», ekparolis li per agrabla vocxo, afable balancigxante, movante la sxultrojn kaj montrante la belegajn dentojn… «Cxu io okazis dum la vojo?»

«Nenio», respondis Arkadio, «ni simple ne tre rapidis. Nun ni estas malsataj kiel lupoj. Rapidigu Prokoficxon, kara patro, kaj mi tuj revenos.»

«Atendu, mi iros kun vi», ekkriis Bazarov, subite salte levigxante de la kanapo. Ambaux junuloj eliris.

«Kiu li estas!» demandis Pauxlo Petrovicx.

«Amiko de Arkasxa, tre inteligenta homo, laux lia diro.»

«Cxu li gastos cxe ni?»

«Jes, jes.»

Pauxlo Petrovicx frapis la tablon per la ungoj:

«Mi trovas, ke Arkadio s’est degourdi», rimarkis li, «mi estas kontenta, ke li revenis.»

Cxe la vespermangxo oni malmulte parolis. Precipe Bazarov diris preskaux nenion, sed mangxis multe. Nikolao Petrovicx rakontis diversajn okazojn el sia farmvivo, kiel li nomis gxin, esprimis sian opinion pri la reformoj, projektataj de la registaro, pri la komitatoj, deputatoj, pri la neceso de terkulturaj masxinoj k. t. p. Pauxlo Petrovicx malrapide promenis tien kaj reen en la mangxocxambro (li neniam vespermangxis), de tempo al tempo trinkante kelke da gutoj el pokalo, plenigita per rugxa vino, kaj ankoraux pli malofte komunikante sian rimarkon aux, pli gxuste, ekkrion, kiel — «a, eh, hm!.» Arkadio rakontis kelke da peterburgaj novajxoj, sed li sentis sin iom gxenata, kiel ordinare juna homo, kiu antaux nelonge cxesis esti infano kaj revenis en la lokon, kie oni rigardas lin kiel infanon kaj kondutas kun li, kiel kun infano. Li senbezone plilongigis la frazojn, evitis la vorton «pacxjo», kaj ecx unufoje anstatauxigis gxin per «patro», kion li tamen elparolis, tra la dentoj: kun afektita indiferenteco versxis al si en glason multe pli da vino, ol li deziris da gxi, kaj trinkis cxiom. Prokoficx ne deturnis de li la okulojn kaj ne cxesis movi la lipojn, kvazaux macxante ion. Post la vespermangxo cxiuj tuj disiris.

«Ia strangulo estas via onklo», diris al Arkadio Bazarov sidante en negligxa vesto cxe lia lito kaj fumante mallongan pipon. Kia eleganteco en kamparo! Kaj la ungoj, ungoj! Oni povus sendi ilin en ekspozicion!»

«Vi ne scias», respondis Arkadio, «li estis leono en sia tempo, mi iam rakontos al vi lian historion. Li estis belulo, turnis la kapojn al la virinoj.»

«Jen la kauxzo! Li rememoras ankoraux la bonan tempon. Bedauxrinde, neniun li povas cxarmi cxi tie. Mi sencxese rigardis lin: kiajn kolumojn li havas, kvazaux marmorajn, kaj la mentono, kiel bele gxi estas razita. Arkadio Nikolaicx, tio ja estas ridinda?»

«Eble. Sed, vere, li estas tre bona homo.»

«Bela ekzemplero por arkeologo! Kaj via patro estas brava homo. Li senbezone legas versajxojn kaj ne estas tre sperta en la terkulturado, sed li estas bonulo.»

«Mia patro estas orkora homo.»

«Cxu vi rimarkis, ke li sentas sin gxenata!»

Arkadio jese balancis la kapon, kvazaux li mem sentus nenian gxenon.

«Strangaj homoj», dauxrigis Bazarov, «estas cxi tiuj grizharaj romantikuloj! Ili donas al sia nerva sistemo tian evoluon, ke la egalpezo estas rompita. Nun adiaux! En mia cxambro estas angla lavvazo, sed la pordo ne fermigxas. Tamen oni ne devas malsxati la anglajn lavvazojn, tio estas la progreso!»

Bazarov foriris kaj Arkadion ekregis gxoja sento. Dolcxe estas ekdormi en la patra domo sur konata lito, sub kovrilo, kiu estis kudrita de amataj manoj, eble de la manoj de la vartistino, de tiuj manoj, karesaj, bonaj, senlacaj. Arkadio rememoris Jegorovnan, eksopiris kaj deziris al sxi la cxielan felicxon… Por si mem li ne pregxis.

Ambaux amikoj baldaux ekdormis, sed aliaj personoj en la domo ne dormis. La reveno de la filo ekscitis Nikolaon Petrovicx. Li kusxigxis, sed ne estingis la kandelon kaj apoginte la kapon sur la mano, meditis longajn meditojn. Lia frato sidis longe post la noktomezo en sia kabineto, sur largxa apogsegxo, antaux la kameno, en kiu bruletis sxtonkarbo. Pauxlo Petrovicx ne senvestigis sin, li nur anstatauxis la lakitajn duonsxuojn per hxinaj rugxaj pantofloj sen kalkanumoj. Li tenis en la manoj la lastan numeron de Galignani, sed li ne legis; li fikse rigardis la fajrujon, kie jen mortante, jen ekflamante, tremis blueta fajro… Dio scias, kie vagis liaj pensoj, sed ne sole en la tempo estinta ili vagis: la esprimo de lia vizagxo estis absorbita kaj malgaja, kio ne okazas, kiam oni pensas nur pri rememoroj. Kaj en malgranda posta cxambro, sur granda kofro, sidis juna virino en blua mallonga mantelo kun blanka tuko sur la nigraj haroj. Tio estis Fenicxka. Sxi jen auxskultis, jen dormetis, jen rigardis la malfermitan pordon, post kiu estis videbla infana lito kaj estis auxdebla egala spirado de dormanta infano.

Cxapitro V

En la sekvinta mateno Bazarov vekigxis la unua kaj eliris el la domo. Eh, pensis li, cxirkauxrigardante, la regiono ne estas tre bela! Kiam Nikolao Petrovicx fondis la novajn rilatojn kun la kamparanoj, li devis preni por la novaj konstruajxoj kvar hektarojn da tute ebena kaj nuda kampo. Li konstruis domon, logxejojn por la servistoj, stalojn k. t. p., fosis lageton kaj du putojn, plantis gxardenon; sed la junaj arboj ne kreskis, en la lageto kolektigxis tre malmulte da akvo, en la putoj la akvo estis iom salgusta. Sole lauxbo el akacioj kaj siringoj donis belan ombron; iafoje oni en gxi trinkis teon kaj tagmangxis. Bazarov en la dauxro de kelke da minutoj trakuris cxiujn vojetojn de la gxardeno, iris al la korto de la brutoj, en la stalojn, trovis du knabojn, infanojn de servistoj, kaj tuj konigxis kun ili. Li iris kun ili al malgranda marcxo, unu verston de la domo, por kapti ranojn.

«Por kio vi bezonas ranojn, sinjoro?» demandis lin unu el la knaboj.

«Jen por kio», respondis al li Bazarov, kiu posedis specialan talenton naski fidon de la homoj de la malalta klaso, kvankam li neniam indulgis ilin kaj malestime agis kun ili: «Mi distrancxos ranon kaj vidos, kio farigxas en gxia interno; ankaux vi kaj mi estas ranoj, sed ranoj, kiuj pasxas sur du piedoj; mi ekscios, kio farigxas en nia interno.»

«Por kio vi bezonas tion scii?»

«Por ne erari, kiam vi estos malsana, kaj mi devos kuraci vin.»

«Vi do estas doktoro?»

«Jes».

«Vasjka, auxskultu, la sinjoro diras, ke ni estas ranoj. Strange!»

«Mi timas la ranojn», diris Vasjka, knabo sepjara, kun kapo, blanka kiel lino, en blanka bluzo kun staranta kolumo, nudpieda.

«Kial timi ilin? Cxu ili mordas?»

«Iru en la akvon, filozofoj!» interrompis ilin Bazarov. Dume, ankaux Nikolao Petrovicx vekigxis kaj iris al Arkadio, kiun li trovis jam vestita. La patro kaj la filo eliris sur la terason, sxirmitan per markezo; apud la balustrado, sur tablo, inter grandaj siringaj bukedoj, jam bolis la samovaro. Baldaux aperis knabino, la sama, kiu hieraux la unua iris renkonte al la venintoj, kaj diris per mallauxta vocxo:

«Fedosia Nikolavna fartas ne tute bone, ne povas veni. Sxi ordonis demandi, cxu vi mem preparos la teon, aux cxu oni devas alsendi Dunjasxan!»

«Mi versxos mem», rapide respondis al sxi Nikolao Petrovicx.

«Vi, Arkadio, cxu vi trinkas la teon kun kremo

Скачать:TXTPDF

griza livrea jako kun blankaj blazonbutonoj - la servisto de Pauxlo Petrovicx. Li silente malfermis la pordon de la kalesxo kaj demetis la antauxtukon de la tarantaso. Nikolao Petrovicx kun