aux kun citrono?»
«Kun kremo», respondis Arkadio kaj post mallonga silento li diris demande: «Kara patro?»
Nikolao Petrovicx konfuzite ekrigardis la filon.
«Kio?» diris li.
Arkadio mallevis la okulojn.
«Pardonu, kara patro, eble mia demando sxajnos al vi ne konvena», komencis li, «sed vi mem per via hierauxa malkasxemo ekscitas min al malkasxemo… cxu vi ne koleros?…»
«Parolu!»
«Vi kuragxigas min demandi… Cxu Fen… cxu sxi tial ne venas versxi la teon, ke mi estas cxi tie?»
Nikolao Petrovicx sin iom deturnis.
«Eble», diris li fine, «sxi supozas… sxi hontas…»
Arkadio rapide turnis la okulojn al la patro. «Senkauxze sxi hontas. Unue, vi ja konas mian pensmanieron (al Arkadio agrable estis diri cxi tiujn vortojn), kaj due, mi tute ne volas ecx en plej malgranda bagatelo gxeni vian vivon, viajn kutimojn. Krom tio, mi estas certa, ke vi ne povis fari malbonan elekton; se vi permesis al sxi vivi sub la sama tegmento, sekve sxi meritas tion; en cxiu okazo, filo ne estas jugxanto de sia patro kaj precipe de tia patro, kia, kiel vi, neniam kaj en nenio gxenis mian liberecon.»
La vocxo de Arkadio en la komenco tremis: li sentis sin grandanima, sed samtempe li komprenis, ke li kvazaux donas lecionon al sia patro; sed la sono de la propraj vortoj forte impresas la homon, kaj Arkadio diris la lastajn vortojn firme, ecx kun iom da deklamo.
«Dankon, Arkasxa», diris Nikolao Petrovicx per surda vocxo, kaj ree frotante la frunton kaj brovojn per la fingroj. «Viaj supozoj efektive estas bravaj: certe, se la knabino ne meritus… Tio ne estas simpla kaprico. Ne facile estas al mi paroli kun vi pri tio; sed vi komprenas, ke malfacile estis al sxi aperi cxi tie antaux vi, precipe en la unua tago post via veno.»
«En tia okazo mi mem iros al sxi», ekkriis Arkadio kun nova afluo de grandanimaj sentoj, kaj salte levigxis de la segxo. «Mi klarigos al sxi, ke sxi tute ne bezonas honti antaux mi.»
Ankaux Nikolao Petrovicx levigxis.
«Arkadio», komencis li, «mi petas vin… ne eble estas… tie… Mi ne antauxsciigis al vi…»
Sed Arkadio ne auxskultis plu kaj forkuris de la teraso. Nikolao Petrovicx sekvis lin per la okuloj kaj konfuzita falis sur la segxon. Lia koro ektremis… Cxu prezentis sin en tiu momento antaux liaj okuloj la neevitebla strangeco de la estontaj rilatoj inter li kaj la filo, cxu li konsciis, ke eble pli grandan estimon al li montrus Arkadio, se li tute ne tusxus la aferon, cxu li riprocxis al si mem sian malfortecon? — malfacile estas diri; cxiuj cxi sentoj neklare aperis en lia konscio, la rugxo ne forlasis lian vizagxon kaj lia koro tremis.
Eksonis rapidaj pasxoj, kaj Arkadio suriris la terason.
«Ni konigxis, patro!» ekkriis li kun esprimo de amika kaj bonkora triumfo sur la vizagxo. «Fedosia Nikolavna efektive ne tute bone fartas hodiaux kaj venos iom poste. Sed kial vi ne diris al mi, ke mi havas fraton? Jam hieraux vespere mi kisus lin, kiel mi kisis lin hodiaux.»
Nikolao Petrovicx volis ion diri, volis sin levi kaj malfermi la brakojn… Arkadio sin jxetis al lia kolo.
«Kio? Vi ree kisas unu la alian?» eksonis post ili la vocxo de Pauxlo Petrovicx.
La patro kaj la filo egale ekgxojis, vidante lin en tiu momento; ekzistas kortusxantaj situacioj, kies finon tamen oni deziras vidi plej baldaux.
«Kio mirigas vin?» gaje diris Nikolao Petrovicx. «Arkasxa fine revenis al mi… Mi ne havis ankoraux suficxe da tempo, de la hierauxa tago, sate rigardi lin.»
«Mi tute ne miras», rimarkis Pauxlo Petrovicx, «mi ecx mem volonte cxirkauxprenus lin.»
Arkadio proksimigxis al la onklo kaj ree eksentis sur la vangoj la tusxon de liaj bonodoraj lipharoj. Pauxlo Petrovicx sidigxis cxe la tablo. Li portis elegantan matenan kostumon laux la angla gusto; lian kapon ornamis malgranda fezo. Cxi tiu fezo kaj nezorge ligita kravato aludis la liberecon de la kampara vivo; sed la rigida kolumo de la cxemizo kun ordinara senkompateco sin apogis je razita mentono; estas vere, ke la cxemizo ne estis blanka, sed multkolora, kiel konvenas por la matena tualeto.
«Kie estas via nova amiko?» demandis li Arkadion.
«Li ne estas hejme; li ordinare frue levigxas kaj promenas. Sed mi petas vin, tute lin ne atentu; li ne amas ceremoniojn.»
«Jes, tion oni vidas.» Pauxlo Petrovicx komencis, ne rapidante, sxmiri panon per butero. «Cxu li longe gastos cxe ni?»
«Mi ne scias. Li haltis cxe ni survoje al la patro.»
«Kie logxas lia patro?»
«En nia gubernio, okdek verstojn de tie cxi. Li havas tie malgrandan bienon. Li estis iam regimenta doktoro.»
«Te… te… te… Mi sencxese demandis min mem, kie mi auxdis cxi tiun nomon: Bazarov?… Nikolao, cxu vi rememoras, en la divizio de nia patro estis kuracisto Bazarov!»
«Sxajnas, jes.»
«Certe, certe. Do tiu kuracisto estas lia patro. Hm!» Pauxlo Petrovicx ekmovis la lipharojn. «Kaj sinjoro Bazarov mem, kio li estas?» demandis li malrapide.
«Kio estas Bazarov?» Arkadio ekridetis. «Se vi deziras, onklo, mi diros al vi, kio li estas efektive.»
«Mi petas vin, nevo.»
«Li estas nihilisto.»
«Kio!» demandis Nikolao Petrovicx, kaj Pauxlo Petrovicx levis la trancxilon kun peco da butero sur gxia ekstremo kaj restis senmova.
«Li estas nihilisto», ripetis Arkadio.
«Nihilisto», diris Nikolao Petrovicx. «La vorto devenas de la latina nihil, nenio, kiom mi povas jugxi; do gxi signifas homon, kiu… nenion sxatas!»
«Diru: kiu nenion respektas», interrompis Pauxlo Petrovicx kaj rekomencis sxmiri la panon.
«Kiu rigardas cxion de kritika vidpunkto», rimarkis Arkadio.
«Cxu tio ne estas la samo?» demandis Pauxlo Petrovicx.
«Ne, ne la samo. Nihilisto estas homo, kiu klinas la kapon antaux neniu auxtoritato, kiu akceptas neniun principon sen esploro, kiel ajn granda estas la respekto, kiun gxuas cxi tiu principo.»
«Kaj vi trovas, ke tio estas bona?» interrompis Pauxlo Petrovicx.
«Tio dependas de la persono, onklo. Por unu tio estas bona, kaj por alia, kontrauxe, tre malbona.»
«Jen kio. Nu, mi vidas, ke tio estas ekster nia kompreno. Ni, homoj de la malnova tempo, ni opinias, ke sen principoj (Pauxlo Petrovicx elparolis cxi tiun vorton mole, laux la franca maniero; Arkadio, kontrauxe, malmole, forte akcentante la unuan silabon), sen principoj, akceptitaj, kiel vi diras, blinde, sen esploro, oni ne povas fari unu pasxon, ekspiri. Vous avez cxange tout cela, donu al vi Dio sanon kaj la rangon de generalo, kaj ni nur admiros vin, sinjoroj… kiel vi diras!»
«Nihilistoj», respondis Arkadio, akcentante cxiun silabon. «Jes. Iam estis hegelistoj, kaj nun nihilistoj. Ni vidos, kiel vi ekzistos en malplenajxo, en senaera spaco; kaj nun sonorigu, mi petas vin, frato Nikolao Petrovicx, jam estas tempo por mi trinki la kakaon.»
Nikolao Petrovicx sonorigis kaj ekkriis: «Dunjasxa!»
Sed anstataux Dunjasxa sur la terason venis Fenicxka mem. Tio estis juna virino, dudektrijara, blanka kaj rondeta, kun malhelaj haroj kaj okuloj, kun rugxaj kaj plenaj lipoj, kiel tiuj de infano kaj kun malgrandaj delikataj manoj. Sxi portis puran perkalan veston; blua nova tuko malpeze kusxis sur sxaj rondaj sxultroj. Sxi portis grandan tason da kakao kaj metinte gxin antaux Pauxlo Petrovicx, rugxigxis: varma sango disfluis kiel rugxa ondo sub la maldika hauxto de sxia aminda vizagxo. Sxajnis, ke sxi riprocxas al si, ke sxi venis, kaj samtempe, sxi kvazaux sentis, ke sxi havas la rajton veni.
Pauxlo Petrovicx severe sulkigis la brovojn, kaj Nikolao Petrovicx konfuzigxis.
«Bonan tagon, Fenicxka», diris li tra la dentoj.
«Bonan tagon», respondis sxi per nelauxta, sed sonora vocxo, kaj foriris malrapide, jxetinte ne rimarkate rigardon al Arkadio kiu amike ridetis al sxi. Sxi pasxis iom balancigxante, sed ankaux tio estis beleta cxe sxi.
Sur la teraso dum kelke da minutoj regis silento. Pauxlo Petrovicx trinkis sian kakaon, kaj subite li levis la kapon. «Jen la sinjoro nihilisto kompleze iras al ni», diris li duonvocxe.
Efektive, en la gxardeno iris Bazarov, transpasxante la florbedojn. Lia tola palto kaj pantalono estis malpurigitaj de koto; marcxa krocxa vegetajxo serpente cxirkauxis la supron de lia malnova, ronda cxapelo; en la dekstra mano li tenis malgrandan sakon; en la sako movigxis io vivanta. Li rapide proksimigxis al la teraso, iom klinis la kapon kaj diris:
«Bonan tagon, sinjoroj; pardonu, ke mi venas malfrue; mi tuj revenos; mi devas loki ien miajn kaptitojn.»
«Kion vi havas, hirudojn?» demandis Pauxlo Petrovicx.
«Ne, ranojn.»
«Cxu vi mangxas aux edukas ilin?»
«Ili servas al mi por eksperimentoj», indiferente diris Bazarov kaj iris en la domon.
«Li trancxos ilin», diris Pauxlo Petrovicx. «Li ne kredas je la principoj, sed kredas je la ranoj.»
Arkadio kompate rigardis la onklon; Nikolao Petrovicx levis kasxe la sxultrojn. Pauxlo Petrovicx mem rimarkis, ke lia spritajxo malsukcesis kaj komencis paroli pri la terkulturaj aferoj kaj pri la nova intendanto, kiu plendis al li, ke la servisto Foma «dibocxas», kaj tauxgas por nenio. «Tia Ezopo li estas», diris la intendanto, «cxie li akiris malbonan famon, servas ne longe kaj foriras kun sia malsagxeco.»
Cxapitro VI
Bazarov revenis, sidigxis cxe la tablo kaj komencis rapide trinki teon. Ambaux fratoj silente rigardis unu la alian, kaj Arkadio kasxate rigardis jen la patron, jen la onklon.
«Cxu vi estis malproksime?» demandis fine Nikolao Petrovicx.
«Cxe la marcxo, apud la tremola arbaro. Mi fortimigis kvin, ses skolopojn; vi povas mortpafi ilin, Arkadio.»
«Kaj vi ne cxasas?»
«Ne».
«Cxu vi vin okupas speciale per la fiziko?» demandis siavice Pauxlo Petrovicx.
«Per la fiziko, jes. Gxenerale per la natursciencoj.»
«Oni diras, ke la gxermanoj en la lastaj jaroj faris grandajn progresojn en tiuj cxi sciencoj.»
«Jes, la germanoj estas niaj instruantoj en ili», respondis indiferente Bazarov.
La formon «gxermanoj», malofte uzatan en la rusa lingvo, Pauxlo, Petrovicx uzis en ironia senco, sed neniu rimarkis la spritajxon.
«Vi tiel alte sxatas la germanojn?» diris Pauxlo Petrovicx kun afektita gxentileco. Li komencis senti sekretan inciton. Lia aristokrata naturo ne povis toleri la plenan indiferentecon de Bazarov. Cxi tiu filo de kuracisto ne sole ne sentis sin gxenata, li ecx respondis seke kaj nevolonte, kaj en la sono de lia vocxo estis auxdebla io kruda, preskaux malrespekta.
«La tieaj scienculoj estas bravaj homoj.»
«Jes, jes. Pri la rusaj scienculoj via opinio ne estas kredeble same flata?»
«Vi eble estas prava.»
«Via senpartieco estas tre lauxdinda», diris Pauxlo,